Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2017 5 27 /01 /janvier /2017 11:05

27/01/2017

Foto: Pius Utomi Ekpei AFP

La giganta angla-nederlanda nafto-kompanio "Shell" akiris ĵaŭdon de la londona Alta Kortumo, ĉesigon de la persekutoj en Unuiĝinta Reĝlando, koncerne la akuzojn de poluado en Niĝerio, konstatis ĵurnalisto de AFP.

Kolektivaj plendoj de pli ol 400 000 Niĝerianoj

La Alta Kortumo malagnoskis du kolektivajn plendojn, plenumitajn de pli ol 400 000 Niĝerianoj de la komunumoj Ogale kaj Bille. Tiuj ĉi konsideras "Shell"-n kaj ties niĝerian filion "SPDC", kiel kulpulojn pri la likado en la naftokondukiloj, kiuj detruadis iliajn terojn kaj poluadis iliajn lagojn. La kortumo juĝis, ke "Royal Dutch Shell" ne kulpas pri eventuala poluado en Niĝerio kaŭzita de "SPDC", kaj ne povas esti persekutita antaŭ la britaj tribunaloj.      

« Estas tempo por Shell, ripari la damaĝojn »

La advokatoj de la plendantoj anoncis tuj, ke ili apelacios. Unu el ili, Daniel Leader, opiniis ke la decido kontraŭdiras tiujn, de aliaj tribunaloj. En 2012, la Eŭropa Kortumo pri Justico juĝis, ke «Shell havas decidigan influadon en la kondutoj de siaj filioj», memorigis S° Leader en komunikaĵo. Tiu afero fundamente koncernas « niĝeriajn problemojn », argumentis la advokato de "Shell" kaj "SPDC", Peter Goldsmith, substrekante ke la «materialaj suspektitaj damaĝoj» estis «ĉiuj» lokalizitaj en Niĝerio.

La kabineto de advokatoj Leigh Day, kiu defendas ambaŭ plendantajn niĝeriajn komunumojn, asertis siaflanke, ke la proceso plene taŭgas en Londono, kie situas la sidejo de "Shell", opiniante ke akiri justecon en Niĝerio postulus tro da tempo. « Evidentas, por la plendantoj, ke "Royal Dutch Shell" estas la ĉefa kulpulo, ĉar ĝi malsukcesis garantii, ke ĝia filio laboras ne kaŭzante damaĝojn kontraŭ la medio », li argumentis, aldonante ke «estas tempo por Shell, ripari la damaĝojn».  

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }