Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mars 2014 2 04 /03 /mars /2014 21:05

04/03/2014

Centoj da ekologiistaj aktivuloj estis arestitaj dum ili manifestaciis kontraŭ la projekto "Naftodukto Keystone" nun pristudata de la administracio Obama.

Kelkaj manifestaciantoj ligis al si la manojn ĉe la barilo de la Blanka Domo, kaj aliaj simbole kreis « elverŝadon de homa petrolo », kuŝiĝante sur nigraj kovrotukoj apud la Blanka Domo.

Mil studentoj unue direktiĝis al Lafayette Square por paca kolektiĝo kaj ĉirkaŭ triono el ili al la barilo de la blanka Domo por plenumi fortan simbolan agadon. La partoprenintoj esperas rapide firman deklaracion de la prezidento Barack Obama kontraŭ tiu projekto.

« Tio estas agado de la junuloj por esprimi al la prezidento Obama nian rifuzon de la projekto de Naftodukto Keystone », deklaris unu el la organizantoj Nick Stracco.

Finkonstruita, ĝi ŝajne transportos po 830.000 barilojn tage al Hustono kaj Port Arthur, sude de la lando kaj Golfo.

La projekto TransKanado devas ankoraŭ esti aprobita federal-nivele ĉar tiu naftodukto transpasos internacian landlimon. La Ŝtata Departemento publikigis median raporton pri tiu naftodukto la 31an de pasinta januaro. La publiko de nun havas 90 tagojn por esprimi siajn komentojn en nacia konsultado.

La organizanto de la evento Nick Stracco esprimis profundan skeptikismon pri tiu raporto.

« La raporto kiu eliris el la Ŝtata Departemento estas tiom malpura kiom la naftodukto mem », li diris. « Ĉiuj sugestoj kiujn ni legas tie, laŭ kiuj po 800.000 bariloj da bitumaj sabloj transportataj tage ne kontribuos al la klimatŝanĝiĝo, estas tute malveraj. »

http://naturealerte.blogspot.fr/2014/03/03022014des-centaines-militants.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }