Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 octobre 2016 7 30 /10 /octobre /2016 15:48

30/10/2016

Foto: Ekologiistoj manifestacias kontraŭ la naftokondukilo en Norda Dakoto, la 24an de oktobro 2016 en Beverly Hills, Kalifornio. Photo DAVID MCNEW. AFP

http://www.liberation.fr/societe/2016/10/28/etats-unis-117-arrestations-pres-du-chantier-d-un-oleoduc_1524843

Cent dek sep personoj estis arestitaj, ĵaŭdon 27an de oktobro, de la polico en Norda Dakoto, apud la konstruejo de la naftokondukilo "Dakota Access Pipeline" (DAP), denuncita interalie de la Indianoj de la grandaj prerioj norde de Usono. 

Dum interpuŝiĝadoj, pafoj vundis personon ĉe la mano « trude evakuitan el la vojo fare de manifestaciantoj ». Dumnokte, pluraj brulboteloj estis ĵetitaj al la policistoj kaj pluraj fajroj estis flamigitaj, dum la incidentoj daŭris inter manifestaciantoj kaj policistoj.

La manifestaciantoj blokadis du vojojn, kaj jam de pasinta semajnfino instaliĝis sur privataj terenoj, rakontis porparolanto de la siua tribo de "Standing Rock". « La policistoj rebatis per neproporciaj rimedoj », laŭ la prezidento de la tribo, Dave Archambault, en komunikaĵoj ĵaŭdon vespere.

La indiana tribo konsideras, ke la naftokondukilo minacas siajn fontojn de trinkebla akvo kaj plurajn areojn, kie iliaj prauloj estas enterigitaj. Ili  petis de la prezidento Barack Obama, ke li intervenu por ĉesigi tiun konstruejon, kaj lanĉu enketon pri la « ekscesoj de la policistoj en la areo », laŭ la diroj de unu el iliaj porparolantoj, Sue Evans.

La naftokondukilo de la "kompanio Energy Transfer Partners" devas trapasi kvar Usonajn Ŝtatojn, kaj alkonduki la nafton ekstraktitan en Norda Dakoto, ĉe la kanada landlimo, ĝis Ilinojso, pli sude. Ĝi estigis tiujn pasintajn monatojn, kreskantan movadon de kontestado, fare de la indianaj triboj, de ekologiistoj kaj defendantoj de la indianaj rajtoj. 

Antaŭ du semajnoj, la usona registaro petis provizoran ĉesigon de tiu konstruejo, en trankviliga celo, kaj tio malgraŭ la antaŭa decido de juĝisto permesanta daŭrigon de la konstruado.

La konstruejo tamen rekomenciĝis la 11an de oktobro.             

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }