23/09/2012
http://eo.wikipedia.org/wiki/Toreo
Ĉar krueleco kontraŭ bestoj estas laŭleĝe punataj, asocioj kontraŭ-toreadaj postulis ties malpermeson. Sed la konstitucia Konsilio juĝis ke la kriterio « surloka kaj daŭra tradicio », enskribita en la punkodo inter esceptoj al tiuj sankcioj, plene aplikiĝas al toreado.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Konstitucia_Konsilio_de_Francio
Toreado en Francio ? La Konstitucia konsilio tute aprobas.
La asocioj « Bestaj Rajtoj » kaj « Komitato radikale kontraŭ-toreada (KRKT) » postulis ties abrogacion, pere de Prioritata Demando pri Konstitucieco (PDK).
La argumentaro estis sufiĉe simpla : krueleco kontraŭ bestoj estas laŭleĝe punata. Sed la artikolo 7 de la punkodo antaŭvidas lokajn esceptojn je la nomo de tradicio. La plendantoj observis en tio atencon pri la egaleca principo.
Tute ne, decidis la Konsilio. La kriterio « surloka kaj daŭra tradicio », enskribita en la punkodo, estas « preciza, objektiva kaj racia », ĝi diris – tiuj esceptoj aplikiĝas al la regionoj je taŭrbatala tradicio, sed ankaŭ je koko-bataloj en Antiloj. Senapelacia konkludo : « Tiuj tradiciaj kutimoj tiel permesataj ne atencas protektatajn konstituciajn rajtojn ». La leĝofarantoj povas ŝanĝi la leĝon, se ili deziras.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antiloj
La « Komitato radikale kontraŭ-toreada » ne malfruis sciigi ties elreviĝon. Laŭ ties prezidanto Jean-Pierre Garrigues, « tiu decido pruvas bedaŭrinde ke ni ne estas en demokratio sed en taŭrbatala diktaturo ».
La afero ne haltos : la asocio KRKT anoncis novan proceduron antaŭ la Pariza administra tribunalo.
http://www.franceinfo.fr/societe/la-corrida-est-jugee-conforme-a-la-constitution-745075-2012-09-21
« Konstitucia » video : http://www.youtube.com/watch?v=EjvFh8uqNXg