Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 septembre 2012 1 24 /09 /septembre /2012 19:04

Chine-zoo.jpg 24/09/2012

Almozuloj el la urbo Nanĉano, en la provinco Ĝjangŝio, estis enkaĝigitaj laŭlonge de la stratoj por ne ĝeni la vizitantojn venintajn al religia festivalo. La organizantoj de la « templa foiro » petis de la almozuloj ke ili restu en tiuj kaĝoj dum la festivalo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nan%C4%89ano

http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Cjang%C5%9Dio

« La almozuloj povas foriri kiam ili deziras, sed devos forlasi ankaŭ la urbon », klarigas organizanto.

« Dum tiuj lastaj jaroj, ni konstatis kreskantan nombron da almozuloj kiuj venas ĉe la festivalo. Niaj klientoj venas ĉi-tien por amuziĝi kaj tio estas nia absoluta prioritato. Ni havis neniun alian elekton ol forigi ilin kaj havis ideon pri kaĝoj ; bona rimedo por ĉiuj. La homoj povas fari donacojn se ili deziras, sed ili ne plu estas tro turmentataj. 

La almozuloj estas komforte instalitaj en ties kaĝoj, la homoj ofertas al ili nutraĵon kaj akvon kiel donacojn. Iamaniere, tio estas pli bone por ili ol pene trovi lokon en la homplenaj stratoj. », li aldonas. Tiu « homa zoo » furiozigis la defendantojn pri homaj rajtoj en Ĉinio :

« Ili traktadas ilin kiel zoo-bestoj. Kion ili devos fari poste ? Akrobataĵojn por akiri nutraĵon ? Tio ne estas malpli ol publika humiligo », ekkrias unu el ili. « Tiuj personoj bezonas helpon. Ni ne devus permesi ke ili estu enkaĝigitaj. Tiuj personoj estas homoj ! », diras alia.  

5-Foire-Nanchang.jpg

Ankaŭ la vizitantoj ne restis senkoraj pri tiu traktado trudita al la almozuloj. 

« Mi estis hororigita vidi tiujn kompatindajn homojn en kaĝoj. Ni venis por trapasi belan tagon en familio, sed tio estis peniga vidi niajn sampatrianojn traktitajn kiel enkaĝigitajn bestojn », atestas vizitanto. Ĉiujare tiu festivalo allogas multajn turistojn venintajn oferdoni al la budhismaj dioj, promeni laŭ la tradicia foiro kaj partopreni kelkajn spektaklojn folklorajn.    

http://globalpresse.wordpress.com/2012/09/21/zoo-humain-chine-scandale-des-mendiants-enfermes-dans-des-cages-en-plein-air/ 

http://chine.blogs.rfi.fr/article/2012/09/19/foire-aux-bestiaux-quand-une-ville-chinoise-met-ses-mendiants-en-cage

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }