Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 septembre 2021 7 19 /09 /septembre /2021 20:01

19/09/2021

Bildo : Antaŭe bezonata por nutri la Feroan loĝantaron, tiuj masakroj ne plu havas sencon hodiaŭ, dum Ferooj ĝuas unu el la plej altaj vivniveloj en Eŭropo. Plie, oni scias hodiaŭ, ke la karno kaj graso de tiuj bestoj entenas poluaĵojn kaj toksajn substancojn, kaŭzitajn de la pezaj industriaj aktivecoj de aliaj landoj, kiuj akumuliĝis en la histoj de la bestoj pere de bioakumulada procezo.

Unuafoje, la registaro de tiu dana memstara arkipelago eksciigis, ke ĝi reekzamenos la delfenkaptadon.

Sub la rigardo de la infanoj -  ili kutimas pri la sceno – la sangoruĝaj akvoj liveris 1 428 platfruntajn lagenorinĥojn.  La Ferooj kutimas ŝoki la tutan mondon per sia « Grind », kiu estas mortigo per tranĉiloj de cetacoj alpremitaj funde de golfeto. Sed dimanĉon 12an de septembro, tiu enorma delfenkaptado ŝancelis tiun praan tradicion.

Unuafoje, la loka registaro de tiu dana memstara arkipelago, meze de Norda maro eksciigis, ke ĝi reekzamenos, ne la malpermeson de tiu praktiko, sed la kaptadon de platfruntaj lagenorinĥoj, specio kiu povas atingi iom malpli ol tri metrojn longa.

« Kvankam tiaj delfenkaptoj estas konsiderataj daŭripovaj, ni atente reekzamenos la delfenkaptadon kaj la rolon, kiujn ili devas ludi en la feroa socio », eksciigis la Ĉefministro Bárður á Steig Nielsen.

 

« Ĝi estas la plej granda delfenkaptado en Ferooj »

Pasintan dimanĉon, « 500 personoj ĉeestis sur la plaĝo. Neniam mi vidis tiel spektaklon antaŭe. Ĝi estis la plej vasta delfenkaptado en la Ferooj », rakontis unu el la ĉasisto-fiŝkaptistoj, Jens Mortan Rasmussen. « Ĉi-foje, la kritikoj malsamas, li agnoskas. La eksportistoj de fiŝoj ricevas sufiĉe multajn kolerajn telefonalvokojn de siaj klientoj kaj la salmo-industrio mobiliziĝis kontraŭ la delfenĉasado. Tio estas senprecedenca ».

Se tiu tradicia fiŝkaptado praktikata en somero atingas dekojn, eĉ centojn da delfenoj – la sumo atingas ĉirkaŭ 600 ĉiujare – la amplekso atingita dimanĉon surprizis, inkluzive en la arkipelago, kie loĝas 50 000 personoj, kiuj plimulte subtenas tian praktikon.

 

Subĉiela buĉejo

En la profunda fjordo de Skala, vilaĝeto de 75O loĝantoj piede de la klifo Esturoy, la grandega dimensio de la benko malrapidigis la procezon de mortigo, kiu necesigis pli da tempo ol kutima « grind », laŭ Jens Mortan Rasmussen. La fotoj de la delfenoj vicigitaj sur la plaĝo estigis multajn kritikojn.   

Sed por la loĝantoj de la Ferooj, tiu tradicia ĉasado parenciĝas al subĉiela buĉejo, apenaŭ malsimila ol la milionoj da bestoj mortigitaj tra la tuta mondo, substrekas Vincent Kelner, la reĝisoro de la dokumentofilmo « La gusto de la baleno ».

 

Danĝeraj niveloj da hidrargo

La Feroanoj ofte memorigas la abundecon de cetacoj en siaj akvoj (pli ol 100 000 : po du por unu loĝanto) kaj la historia signifo de tiu praktiko : sen tiu viando veninta de la maro, ilia popolo jam estus malaperinta.

Hodiaŭ, la argumento pri vivrimedo ne plu estas aktuala, eĉ se la produkto de la ĉasoj ĉiam estas ekskluzive utiligita je konsumado.

Laŭ la ekologiisma NRO Sea Sheperd, mobilizita de antaŭ jardekoj kontraŭ la ĉasado de cetacoj, estas tempo meti finon al tiu « terura atako kontraŭ la naturo », des pli ke la ĉasita viando entenas danĝeran nivelon da hidrargo.

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
24 janvier 2017 2 24 /01 /janvier /2017 12:01

24/01/2017

Primatologoj alarmas pri la maltrankviliga malapero de multaj specioj de simioj kaj lemuroj pro homaj aktivaĵoj.

Tiu prognozo ege maltrankviligas: en artikolo publikigita la 18an de januaro, primatologoj malkaŝas, ke 60% el la primatoj estas nun en danĝero de malapero. Tri kvaronoj el ilia populacio malkreskas pro la homaj aktivaĵoj.

« Vere, ni travivas decidigan momenton, koncerne grandan nombron da tiuj estaĵoj », alarmas Paul Garber, profesoro pri antropologio ĉe la ilinojsa universitato, kaj ĉefa kun-aŭtoro de la raporto, publikigita en la usona revuo "Science Advances".

 

Multaj specioj de simioj kaj lemuroj estas koncernataj

La lemuroj kata kun ringita vosto, la ruĝaj koloboj de Udzungva, la simioj kun kuspa nazo (orhara simio), la semnopitekoj kun blanka kapo,  la goriloj de Grauer (Demokratia Respubliko Kongo) plu havas ege malgrandajn populaciojn de nur kelkaj miloj da individuoj. Pri la gibonoj de Hajnano, specio de simio en Ĉinio, nur tridek el ili plu vivas en la mondo.

 

Agrikulturo kaj minekspluatado kulpas

Kiel ekspliki tiun ege maltrankviligan malaperon? Laŭ la studaĵo, tiuj specioj frontas multajn minacojn, kiel ĉasadon, kontraŭleĝan komercon de dorlotbestoj, kaj perdon de siaj vivlokoj. La homoj plu dehakadas arbojn en la tropikaj arbaroj, konstruadas vojojn kaj ekspluatadas minojn, bedaŭras la studaĵo. La plej grava danĝero, kiu minacas tiujn bestojn, estas agrikulturo, aparte la produktado de palmoleo, sojo kaj kaŭĉuko. Ankaŭ minekspluatado kaj borado aldoniĝas al la longa listo de detruaj aktivaĵoj por la ekosistemo de tiuj areoj.

Malgraŭ tiu alarma konstato, la sciencistoj opinias, ke estas ankoraŭ tempo retroiri, « efektivigante aranĝojn de konservado » kaj « atentigante la mondon pri la malespera situacio de tiuj bestoj », pledas tiuj primatologoj.

http://www.rtl.fr/actu/international/video-60-des-especes-de-primates-sont-menacees-d-extinction-7786825550

https://www.youtube.com/watch?v=XUuWGHKRGDEiajn

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
22 octobre 2016 6 22 /10 /octobre /2016 14:14

22/10/2016

Foto: Kontraŭ-toreada manifestacio, la 7an de oktobro 2016 en Barcelono - AFP/Archives

Polemiko: Pasintan ĵaŭdon, la justico nuligis la malpermeson de tiu aktivaĵo, validan de antaŭ kvar jaroj… 

Kolero regas ĉe la aktivuloj de la besta protektado, kaj de la katalunaj sendependistoj. La hispana Konstitucia kortumo nuligis pasintan ĵaŭdon la malpermeson de toreadoj, ekvaliditan la 1an de januaro 2012 en Katalunio.

Reglamentante tiujn spektaklojn, Katalunio « atentis la ŝtatan kompetentecon koncerne la protektadon de la komuna kultura heredaĵo, al kio toreadoj apartenas », ja eksplikis la gazetservo de la Kortumo en komunikaĵo. 

Toreado estas enskribita en la nematerialan kulturan heredaĵon de post 2015   

Tri el la dek du membroj tamen rifuzis sekvi la plimulton de la juĝistoj, konsiderataj kiel konservativuloj, kiuj konsistigas ĝin. Laŭ la Tribunalo, al kiu la afero estis submetita de elektitoj de la Popola Partio (PP), reganta en Hispanio, la Ŝtato havas ekskluzivan kompetentecon pri defendo de la kultura kaj arta heredaĵo de la lando.

Toreado estas parto de la « nemateriala kultura heredaĵo » de Hispanio de post 2015. « Ni plu defendos la liberecon kaj la nacian feston », tuj priĝojis la prezidentino de la PP en Katalunio,  Alicia Sanchez Camacho. 

« La tribunalo utiligis la bestojn en politika batalo » 

Deklaris la samon, la franco Simon Casas, nova direktoro de la Madridaj arenoj.  « Toreado estas kulturo, historio, arto, kiu apartenas al la identeco de kelkaj popoloj, kaj tio estis tute absurda, ke politika institucio, la kataluna registaro, povu malpermesi ĝin ».     

« La konstitucia Kortumo nuligas la 21an jarcenton », bedaŭris siaflanke Raul Romeva, membro de la kataluna sendependisma ekzekutivo. Laŭ Ana Bayle, reprezentantino de la Animalisma partio kontraŭ mistraktado de la bestoj (Pacma), « la tribunalo utiligis la bestojn en politika batalo ».

« La kampanjo, kies celo estas malpermesi toreadojn daŭros », ŝi ankaŭ asertis, indikante ke ŝi vidas en tiu decido, « grandan katastrofon ». « En La Hispana ŝtato, malpermesi publikan torturon kaj murdon de besto estas do kontraŭ-konstitucia. Tio perfekte resumas la aferon », ankaŭ ironiis la deputito Gabriel Rufian, el la sendependisma partio Respublika maldekstro de Katalunio (ERC)

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
12 septembre 2016 1 12 /09 /septembre /2016 09:19
La kontraŭ-toreadaj aktivuloj jam akiris malpermeson de fama festo, kiu finiĝis per la morto en publiko de virbovo atakitaj per lancbatoj. AFP/Jorge Guerrero
La kontraŭ-toreadaj aktivuloj jam akiris malpermeson de fama festo, kiu finiĝis per la morto en publiko de virbovo atakitaj per lancbatoj. AFP/Jorge Guerrero

12/09/2016

Miloj da kontraŭ-toreadaj hispanoj surstratiĝis en Madrido, postulante « abolon de toreado ». Ili jam akiris malpermeson de fama festo, kiu finiĝis per la publika morto de virbovo atakita per lancbatoj.

« Toreado, nacia honto. » Tia mesaĝo estis legebla ĉi-sabaton sur la afiŝtabuloj de miloj da kontraŭ-toreadaj hispanoj, kiuj surstratiĝis en Madrido postulante « abolon de toreado ».

Porparolantoj de la Partio Animalisma kontraŭ mistrakto de bestoj (Pacma) alvokis per laŭtparolilo « ĉesigi ĉiujn toreadajn spektaklojn kaj sangajn festojn ». "Pacma", fondita antaŭ dek tri jaroj, mobiliziĝas pli kaj pli da aktivuloj kaj manifestaciantoj. Tiu partio sukcesis kolekti pli ol 284 000 voĉdonojn en la junia deputita balotado.

Tiu partio aktivas favore al malpermeso de toreado, sed ankaŭ denuncas la « kruelecon » de kelkaj tradicioj, kiel metado de « buloj de fajro » sur la kornoj de la virbovoj dum festoj. La bestodefendantoj fieris pri sia venko, en printempo, kiam la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la lando, anoncis « malpermeson de publika mortigo dum la taŭradaj festoj, popularaj kaj tradiciaj. »

Tio reprezentas malpermeson de tre maljuna festo de Toro de la Vega, celebrita en septembro en la mezepoka urbo Tordesillas, kie virbovo estis tradicie persekutita, vundita per lancbatoj, antaŭ ol morti antaŭ la homamaso.

« La virbovo sentas, suferas, ĝi estas supera mamulo kiel ni », protestis sabaton Chelo Martin Pozo, 39-jaraĝa instruistino, veninta de Séville por tiu madrida kolektiĝo. « Toreo estas nacia honto, kaj se ĝi reprezentas min, mi ne estas hispana », ŝi asertis, en lando kiu gloras la arton alfronti la virbovon.

Tamen, laŭ la defilado, dum manifestaciantoj denuncis la taŭradon kiel « torturon », pasantoj respondis al ili « mensogo », ilustrante la viglan polemikon en la lando. La regiono Katalunio, nord-okcidente, malpermesis taŭradon en 2012. kaj pluraj urboj kaj regionoj alprenis aranĝojn, en la celo ĉesigi subvenciojn por taŭro, eĉ malpermesi ilin.

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
1 août 2015 6 01 /08 /août /2015 20:18
Centoj da miloj da bestoj estis buĉitaj. Navesh Chitrakar/Reuters
Centoj da miloj da bestoj estis buĉitaj. Navesh Chitrakar/Reuters

01/08/2015

Preskaŭ duon-miliono da bestoj estis tradicie buĉoferitaj, ĉiun kvinan jaron, dum du tagoj de grandega hindua festo.

Tio estas venko por la defendantoj de bestoj. En Nepalo, la religiaj aŭtoritatoj anoncis, ke ili ĉesigos tiun plurjarcentan praktikon, kiu estas la plej grandega buĉofero da bestoj en la mondo.

Okaze de la festo de la diino Gadhimaj, kiu okazas ĉiun kvinan jaron, preskaŭ 500.000 bubaloj, kaprinoj kaj kokidoj estis gorĝtranĉitaj en du tagoj. Situacio denuncita de multaj jaroj fare de asocioj pri defendado de bestoj.

Por prepari la mensostatojn, la templo de Gadhimaj, organizanto de la ceremonio, anoncis tiun eksterordinaran decidon tre frue : la venonta evento estas planita por 2019. « Kun via helpo, ni povas aranĝi la aferon tiamaniere, ke la venonta celebrado okazu sen sangelverŝado. La tempo alvenis transformi tiun malnovan tradicion. La tempo alvenis anstataŭigi murdon kaj perforton per kulta paca praktiko celebranta la vivon, eksplikis Motild Prasad, reprezentanto de la templo. Mi ekkonsciis, ke la bestoj estas kvazaŭ same kiel ni, ili havas la samajn organojn kaj spertas la doloron, kiun ni faras al ili ».

Nepalo : malpermeso de unu el la plej grandaj buĉoferoj de bestoj en la mondo

« Negativa bildo de Nepalo »

Tiu decido estas grava evento. De pli ol 300 jaroj, inter 2,5 milionoj da personoj, kaj 5 milionoj da pilgrimantoj alfluas el tuta Nepalo kaj Barato al tiu templo, situanta sude de la lando, 160 kilometrojn for de Katmanduo. La bestoj estis buĉoferitaj omaĝe al la diino Gadhimaj, en la espero aliri al plej bona vivo.

Sed de pluraj jaroj, la asocioj pri defendo de bestoj denuncas tiun masakron : videoj atestas pri la perforto de tiuj tradicioj (atentu, la bildoj povas ŝoki)

La "fondaĵo Brigitte Bardot" tiel interpelis la Nepalan prezidenton. En letero, ŝi asertis, ke « tiaj praktikoj, kiuj memorigas malnovajn kaj kruelajn tradiciojn, kiujn ni opiniis malaperintaj, prezentas bildon ege negativan de la lando kaj de ties evoluo. La kredebleco de Nepalo kreskus, disvastigante sian spiritan mesaĝon de neperforteco kaj kompato ».

En 2014, pluraj Ŝtatoj en norda Barato jam forigis tiajn buĉoferajn praktikojn, akuzitajn estigi « grandegan doloron kaj suferon kontraŭ nekulpaj bestoj ». « Ili ne povas esti buĉoferitaj por trankviligi dion aŭ diaĵon per barbara maniero », tiam juĝis kortumo. Barato malmoligis sian sintenon fronte al kontraŭleĝa transmigrado de bestoj al Nepalo.

Laŭ la lokaj asocioj pri defendo de bestoj, tiu politiko ebligis malaltigi je 70% la nombron de bestoj buĉoferitaj inter 2009 kaj 2014.

http://www.lefigaro.fr/international/2015/07/30/01003-20150730ARTFIG00327-le-nepal-interdit-l-un-des-plus-grands-sacrifices-d-animaux-du-monde.php

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
24 juillet 2015 5 24 /07 /juillet /2015 09:52

24/07/2015

Kvin aktivistoj el pluraj nacioj, inter kiuj Franco kaj Belgio, opoziciantoj al balenĉasado estis arestitaj en Ferooj ĵaŭdon, atingante sep arestadojn ĉi-semajne, laŭ registara informfonto.

Ambaŭ viroj, italino, sud-Afrikanino kaj luksemburgano estis liberigitaj vendredon, precizigis tiu registara porparolanto.

Tiuj kvin personoj estas membroj de la asocio pri defendo de la marfaŭno Sea Shepherd, kiu vigle kampanjas kontraŭ tia balenĉasado, kia ĝi estas tradicie praktikata en tiu memstara provinco de la Reĝlando Danio.

La NRO denuncas en komunikaĵo « grandskalan masakron de globicefaloj en Ferooj ».

« Kiamaniere Danio, kiu estas submetita al leĝoj malpermesantaj masakron de cetacoj (ĉar ĝi estas membro de Eŭropa Unio, opozicianto al balenĉasado), povas pravigi sian kunlaboron en tiu masakro ? » koleris Sea Shepherd.

La preciza karaktero de la akuzoj kontraŭ la kvin aktivistoj, bazitaj sur malrespekto de la leĝo pri grindadrap (mortigo de balenoj), estos konata dum ilia apero, eksplikis la registara reprezentanto.

Du aliaj aktivistoj de la NRO estis jam arestitaj lundon pro similaj motivoj.

De post la 6a de junio, 430 globicefaloj, aŭ balen-pilotoj, estis mortigitaj en Ferooj, el kiuj pli ol 250 de post ĵaŭdo, laŭ la oficialaj ciferoj.

http://www.tahiti-infos.com/Chasse-a-la-baleine-5-nouvelles-arrestations-aux-iles-Feroe_a132852.html

https://www.youtube.com/watch?v=YsGI5zQ3Lr8

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
6 juin 2015 6 06 /06 /juin /2015 21:09
Ĉi-sabaton, placo de la Komedio, aktivuloj de la Komitato radikale kontraŭ-toreado Eŭropo (KRKT) , efektivigis impresan okazaĵon.
Ĉi-sabaton, placo de la Komedio, aktivuloj de la Komitato radikale kontraŭ-toreado Eŭropo (KRKT) , efektivigis impresan okazaĵon.

06/06/2015

Dekoj da mortintaj korpoj, duon-viroj kaj virinoj laŭ siaj siluetoj, duon-taŭroj pro siaj nigraj sub-vestoj, kaj kelkfoje kun kornoj ĉe la kapoj ; korpoj pikitaj per ruĝaj kaj flavaj banderiloj, korpoj kovritaj per sango feliĉe falsa, disdonita per ĝardena ŝprucigilo : toreisto kaj toreistino plu interbatalantaj per spadopikoj, sur muzika fono...

Abrogi toreadon estas la celo de la KRKY Eŭropo. Ĉi-sabaton, de la 14a horo ĝis la 16a, ĝia melodrama enscenigo estis aranĝita en unu el la arenoj de la bordoza vivo, inter "Granda Teatro" kaj "Granda Hotelo".

La kuŝataj aktivuloj estis borderitaj per vico de afiŝtabul-portantoj, formantaj la vortojn « Toreado abolo ». Aliaj svingitaj afiŝoj, anoncis la riproĉojn de la KRKY kontraŭ tiu « tradicio » : « masakro », « kruelega krimo ».

Francio : Bordozo : impresa mobilizado kontraŭ toreado

Pri la tradicio unue : la asocio faras paralelon kun aliaj, « konsiderataj kiel barbaraj kaj praaj laŭ okcidentuloj, klitorektomio, truditaj edziĝoj, sklavismo… » Laŭ la KRKY, toreado estas pli kruela ol buĉejo : « loko kie oni priĝuas vidadon de sango » Kruelego, konsekvence.

La asocio emfazas ankaŭ francan opinisondon IFOP de 2010 : « 70% el la Francoj favoras malpermeson de toreado. Franca sud-orienta opinio ne malsimilas la ceteron de la lando ». La gapvagantoj estis petitaj subskribi peticion, dum aliaj, izolitaj, aŭdacis proklami de malproksime, sian pasion por toreado per mallongaj frazoj, el kiuj tiu ĉi : « Tio estas la vivo ! »

http://www.sudouest.fr/2015/06/06/bordeaux-mobilisation-spectaculaire-contre-la-corrida-1943776-2780.php

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
2 juin 2015 2 02 /06 /juin /2015 13:26
Germanio : silenta rondo en Tubingeno, por savi simiojn el trepanado

02/06/2015

Mardon 2an de junio, silenta rondo estas organizita en Tubingeno, Germanio, kie laboratorio de la "Max Planck instituto" tenas sep makakojn naskiĝintajn en Francio. Pli ol 40.000 personoj subskribis peticion postulante ilian revenon al Francio.

Tio kondukis al mobilizado de asocioj kiel One Voice, kiu lanĉis la peticion. Ĝi organizas silentan rondon en Tubingeno partenerece kun BUAV kaj Doctors Against Animal Experiments, membroj de la Eŭropa Koalicio por ĉesigi eksperimentojn sur bestoj (ECEAE)

Germanio : silenta rondo en Tubingeno, por savi simiojn el trepanado

Peticio (en la franca) :

http://www.one-voice.fr/petitions/pour-la-liberation-des-7-macaques-francais-detenus-en-allemagne/

Traduko: Ni, subskribintoj, firme denuncas uzadon de niaj primataj kuzoj kiel eksperimentaj objektoj.

Lea kaj ties kunuloj, Hugo, Tom, Lisa, Max, Mila kaj Lucie, estas subjektoj kiuj meritas dignecon kaj respekton pro ilia stato de sentemaj estaĵoj. Tiuj sep makakoj naskiĝis en francaj ĝardenoj kaj estas nun tenitaj de la Max Planck Institute for Biological Cybernetics en Germanio. La eksperimentoj sur la cerbo, al kiuj ili estas destinitaj, kaj la « trejnadoj » kiujn ili suferas en la celo rompi ĉe ili ĉian volon da ribelo, estas el abomeninda krueleco.

Ni postulas ilian tujan liberigon kaj ilian revenon al Francio, kie ili estos definitive protektitaj kontraŭ suferoj intence truditaj.

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
19 janvier 2015 1 19 /01 /janvier /2015 17:36

19/01/2015

25.000 personoj laŭ la polico – duoble pli laŭ la organizantoj – defiladis en Berlino la 17an de januaro kontraŭ la «bestaj uzinoj», la genetike modifitaj nutraĵoj kaj la traktato pri libera interŝanĝo inter Usono kaj Eŭropo (TAFTA).

Pli ol 120 organizaĵoj partoprenis al la kvina jara manifestacio «Wir haben es satt!» (Sufiĉas!), kiu okazas ĉiujare dum la eŭropa agrikultura salono.

La multnaciaj firmaoj, kiuj detruas la diversecon de semoj kaj promocias la GMOjn estis celitaj de la organizantoj. Dum la preterpasado de la manifestaciantoj, grandega ŝprucigilo de Round Up, herbicido produktita de la kompanio Monsanto, simbole pereigis abelojn kaj insektojn, dum personoj alivestitaj kiel maizo genetike modifita restadis staraj.

«Manĝi estas politika afero, deklaris Jochen Fritz, unu el la organizantoj de la marŝado. Je ĉiu aĉeto oni devas pripensi pri kiamaniere la bestoj estis traktitaj, aŭ kia tipo de kreskaĵo estas kultivita en la kampoj».

Tabuloj ankaŭ afiŝis timon pri la komerca traktato TAFTA. La mandato donita al la Eŭropa komisiono por traktadi tiun akordon inkluzivas eblajn reduktadojn de doganaj tarifoj, kio ebligos amasan importadon de usonaj varoj. Tio kreos mallojalan situacion ne subteneblan por la malgrandaj farmoj. La sanitaraj kaj mediaj normoj, la bestaj bonfartoj estos harmoniigitaj malsupren.

«La kultivistoj, kiuj respekte traktas siajn bestojn kaj medion devas pergajni sian vivon per sia metio», deklaris la organizantoj. «La politikuloj devas subteni tiajn praktikojn, prefere al la interesoj de kelkaj multnaciaj firmaoj. »

http://www.bastamag.net/Des-milliers-d-opposants-a-l

https://www.youtube.com/watch?v=v9mGDoNnR1g

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
28 décembre 2014 7 28 /12 /décembre /2014 18:06
Argentino : Sara, orangutano 28-jaraĝa, rajtas vivi libere

28/12/2014

Por la unua fojo en historio, tribunalo agnoskis rajton al libera vivo, por inseksa orangutano, kiel « persono nehoma ». Ĝi vivas de 20 jaroj en Bonaera bestoĝardeno.

Tio estas tutmonda justica premiero. Argentina tribunalo agnoskis la rajton vivi libere al Sandra, inseksa orangutano, vivanta en la bestoĝardeno de Bonaero, kie ĝi alvenis en 1994 de Rostock, en Germanio. La Asocio de Funkciuloj kaj Advokatoj por Bestaj Rajtoj (AFACBR) submetis la aferon al justico. Tiu ĉi konsideris la beston kiel « personon nehoman ».

« Ĝi vivas de dudek jaroj en granda spaco, kun specialistoj kiuj okupiĝas pri ties nutrado, kontrolas ties sanon, kaj ĝenerale, ĝi vivas en tre bonaj kondiĉoj », asertis siaflanke, Adrian Sestelo, respondeculo de la biologia departemento de la bestoĝardeno.

Sed laŭ la asocio AFACBR, Sandra « estas persono nehoma ĉar ĝi havas afektivajn ligilojn, ĝi pripensas, sentas, ĉagrenas pro ties enfermado, decidas, estas dotita de konscienco, ĝi ploras kiam ĝi perdas samspeculon, lernas, komunikas kaj kapablas transmeti sian sciadon ».

La Kasacia Punĉambro de la ĉefurbo fine pravigis la asocion decidante apliki Habeas Corpus al la besto, tiel konsiderante ke, eĉ se ne temas pri homo, ĝi havas sentojn kaj rajton al pli granda libereco.

Justica decido kiu povus okazigi jurisprudencon

« Tio malfermas la vojon por aliaj grandaj simioj sed ankaŭ por aliaj estaĵoj dotitaj de sentoj kiuj estas maljuste kaj arbitre senigitaj de libereco en la bestoĝardenoj, cirkoj, akvoparkoj kaj sciencaj laboratorioj », komentis por la ĵurnalo "La Nacion", la advokato de AFACBR, Paul Buompadre.

Sed, eĉ se ĝi povas profiti liberecon, la spertuloj opinias ke Sandra, 28-jaraĝa, ne konas sian naturan medion kaj ne povus postvivi. La bestoĝardeno de Bonaero tamen indikis ke ĝi studis, jam antaŭ la juĝo, la eblecon transloki ĝin en naturan sanktejon en Brazilo aŭ Usono.

En decembro 2013, simila peto estis forpuŝita de la justico de Novjorko. Organizaĵo pri defendo de bestoj tiam petis ke kvar kaptitaj ĉimpanzoj estu konsiderataj kiel « personoj nehomaj » kaj profitu rajton al libereco.

http://www.france24.com/fr/20141224-argentine-orang-outan-sandra-zoo-buenos-aires-liberte-personne-non-humaine/

https://www.youtube.com/watch?v=soJAOrlgVLk

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }