Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 septembre 2012 5 21 /09 /septembre /2012 17:34

troy-davis-4.jpg 21/09/2012

La popola mobilizado ne malhelpis la ekzekuton de Davis, malgraŭ la persistaj duboj pri ties kulpeco.

Okaze de la unua datreveno de la disputita ekzekuto de la usona Nigrulo Troy Davis, Amnesty International alvokis ĵaŭdon relanĉi la enketon por restarigi la fidon de la usonanoj en ties juĝa sistemo. 

La 21an de septembro 2011 en Georgio (suda) « Troy davis estis ekzekutita spite gravajn kaj persistajn dubojn pri ties kulpeco », deklaris Suzanne Nossel, ĝenerala sekretariino de Amnesty International-USONO, antaŭ kvindeko da aktivistoj ĉe Vaŝintono vestitaj per T-ĉemizoj bluaj proklamantaj «I am Troy Davis» (« Mi estas Troy Davis »)

« Tiu ŝoka maljustaĵo ŝancelis la fidon kaj senpartiecon de nia juĝa sistemo kaj miloj da personoj subite komencis kulpigi tiun nehumanan punon » kio estas mortopuno, ŝi deklaris ĉeeste de la fratino de Troy Davis kaj de mortkondamnito senkulpigita.

Okaze de tiu « malgaja tago » dum kiu « neimageblaĵo » estis plenumita,  Amnesty International kaj la potenca Organizaĵo pri Defendo de Usonaj Nigruloj alvokis la ministerion pri Justico kaj la Georgian registaron konduki « enketon kompletan, sendependan, senpartiecan kaj travideblan », pri la murdo de la blanhaŭta policisto pri kiu Troy Davis estis akuzita kaj pri la « multaj akuzoj pri policistaj premoj » en tiu afero.

Tiu enketo « plonĝos ĝis radikoj de la malbono, t.e la sinteno ripeta kaj kulpiga de la registaro en mortopunaj aferoj, kaj restarigos la fidon de la publiko en la usona juĝa sistemo », legeblas en unu el la leteroj adresitaj al usona kaj georgia ministroj pri Justico.

« Mia familio volas ke Georgio rehonorigu lian nomon kaj traktu serioze la faktojn en tiu dosiero, tio kio Troy postulis antaŭ ties morto. Justico ne plenumiĝis », deklaris siaflanke Kim Davis, fratino de la ekzekutito. Ĝis lia ekzekuto la 21an de septembro je 23h08, Troy Davis kriegis ties senkulpecon. « Tio ne estis mia kulpo, mi ne havis armilon », li diris.   

Dum la proceso, naŭ atestantoj indikis lin kiel farinton de la pafo sed la krima armilo neniam estis retrovita kaj neniu fingrospuro aŭ DNA estis kolektita. Post tiam, sep atestantoj erarkonfesis, kelkaj el ili asertante ke la polico instigis lin akuzi Troy Davis-n. 

Duboj.jpg

http://eo.wikipedia.org/wiki/Fingrospuro

http://eo.wikipedia.org/wiki/DNA 

http://www.liberation.fr/monde/2012/09/21/un-an-apres-l-execution-de-troy-davis-amnesty-appelle-a-relancer-l-enquete_847837

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }