04/03/2024
La ukraina prezidento Volodimir Zelenskij alvokis siajn okcidentajn aliancanojn plifortigi la aerdefendon de Ukrainio post tiu mortiga atako.
La bilanco atingas 12 mortintojn post la bombado de rusia droneo, kiu detruis apartementon en la havena urbo Odeso, sude de Ukrainio, tagon antaŭen.
Oleh Kiper, guberniestro de la regiono Odeso, raportis dimanĉon post-tagmeze, ke la korpo de knabo 10-jara nomata Serhii, estis retrovita en la rompitaĵoj. Kelkajn horojn pli frue, la ukraina ministrejo pri Internaj aferoj raportis, ke la sukuristoj trovis la kadavron de virino kun bebo en la brakoj.
« La patrino provis kovri okmonatan bebon per sia propra korpo. Ŝi provis savi ĝin. Ili ambaŭ estis trovitaj en brakumado », detaligis la ukrainia ministrejo pri Internaj aferoj en mesaĝo Telegram.
Sabaton, la ukrainaj aŭtoritatoj anoncis, ke alia bebo figuris inter la personoj mortigitaj post la falo de droneaj rompitaĵoj el irana fabrikado sur la konstruaĵo – unu el la ok rusiaj droneoj menciitaj de la aŭtoritatoj.
Pli malfrue en la tago, la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij deklaris, ke dua infano ankaŭ mortis. Li alvokis la okcidentajn partnerojn de Kijivo sendi pli da sistemoj de aerdefendo.
Kvar aliaj personoj ŝajne estas kaptitaj en la rubaĵoj en Odeso, anoncis dimanĉon la surloka branĉo de la ukraina ĉefa urĝservo en Odeso en fejsbuka ĝisdatigo. Oleh Kiper, la loka guberniestro deklaris, ke la sukuristoj plu traserĉas la lokon, kaj anoncis funebran tagon por la viktimoj.
13/12/2023
Milito en Ukrainio: sur la militfronto, la soldatoj petas de la okcidentaj aliancanoj, ke ili ne interrompu la liverojn de armiloj