Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2024 6 09 /03 /mars /2024 22:23

09/03/2024

#Bringthemhome

Naama Levi aĝas 19 jarojn kaj komencis sian militservon iom antaŭ la 7an de oktobro.

Ŝi estas la filino de la doktoro Ayelet Levi Shachar, kuracisto en Ra’anana kaj ankaŭ kuracisto de la virina israela piedpilka teamo.

Naama naskiĝis en Israleo kaj kreskis en Barato, kie ŝi studis en usona lernejo. Ŝi havas tri gefratojn.

Edukita laŭ valoroj de tolereco, egaleco kaj socia justico, ŝi orientiĝas al diplomatio ekde la liceo.

Ŝi apartenas al la delegacio de la programo « Hands of Peace », kiu kolektas junajn Usonanojn, Israelanoj kaj Palestinanojn, kaj kuraĝigas tiujn futurajn gvidantojn promocii la valorojn de kunvivado kaj daŭrigado de paco kiel fundamenta ilo cele al kreado de daŭra socia ŝanĝo je nacia kaj internacia skalo.

Naama estas la pranepino de polaj Judaj elsavitoj de la Ŝoaho. Ŝia praavo Yehuda, naskiĝinta en Bjalistoko, fuĝis kaj kaŝiĝis en Siberio. Ŝia praavino Zisel, naskiĝinta en Skidel estis deportita en Siberio. Plejparte el ŝia familo restinta en Pollando, mortis dum la Ŝoaho.

Naama estas junulino vigla, sportema, kiu praktikas triatlonon. Ŝi estas priskribita de siaj amikoj kiel bona amikino fortika, kaj kiu scias ridetigi ilin. Dum ŝia libertempo, ŝi estas volontulino ĉe malriĉaj infanoj.                  

En video de la 7a de oktobro diskonigita de la Hamaso, Naama, kiu ĵus estis forkaptita aperas vundite, nudpiede ĉe la momento, kiam la teroristoj eligas ŝin perforte el la kofro de ĵipo. Ŝia survesto estas makulita per sango ĉe la interkruro, ŝiaj manoj estas ligitaj en la dorso. Ili poste ĵetas ŝin sur la antaŭseĝon de la veturilo kun krioj de « Allah Akbar ».        

Naama kaj ŝia makulita survesto fariĝis la simbolo de la lukto de internacia agnosko de la amasmurdo de virinoj efektivigita de la Hamaso la 7an de oktobro, kies dekoj da murditaj israelaj virinoj estis viktimoj. Virinoj ostaĝoj de la Hamaso estis perfortitaj, torturitaj kaj sendube plu estas tia hodiaŭ.

Ni alvokas al tuja liberigo de Naama Levi, kies juneco kaj engaĝiĝo estas espero por la mondo.

https://www.collectif7octobre.org/les-otages/naama-levi

https://www.youtube.com/watch?v=VQ_GlhF0XH0        

28/02/2024

#ceasefirenow

Gazaa sektoro: la neeltenebla sufero de pluvivantoj post israelaj bombadoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/gazaa-sektoro-la-neeltenebla-sufero-de-pluvivantoj-post-israelaj-bombadoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }