Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 janvier 2020 2 28 /01 /janvier /2020 13:39
AFP/Wojtek RADWANSKI

28/01/2020

Antaŭ la reprezentantoj de pluraj dekoj da landoj, elsaviĝintoj de la ekstermejo Aŭŝvico postulis daŭrigon de la memorlaboro.

75 jaroj ne forviŝis el ili la plej terurajn memoraĵojn de la hororoj de la koncentrejoj. Sed 75 jarojn post ilia liberigo el Aŭŝvico, la memoraĵoj de tiuj elsaviĝintoj tamen plu nutradas la kolektivan memoron.

Meze de reprezentantoj de kvindeko da landoj, pli ol 200 elsaviĝintoj de la Holokaŭsto revenis sur la areon de la koncentrejo, kie kelkaj apenaŭ evitis la morton dum preskaŭ 4 jaroj. 

«Je la nomo de Pola Respubliko, mi havas la privilegion plu nutradi la memoron kaj esti la gardisto de la vero», deklaris la prezidento de la Respubliko Andrzej Duda. «La vero pri la Holokaŭsto ne forpasu. La memoro pri Aŭŝvico pludaŭru, tiel ke tia ekstermo neniam ripetiĝu».     

De la neforviŝeblaj kaj senhumanigaj ciferoj, tatuitaj sur la haŭto, la tonditaj haroj, ĝis la longaj marŝadoj, kiuj kondukis ilin al la gasĉambroj, tiuj elsaviĝintoj rakontis siajn plej traŭmatizajn memoraĵojn, kiuj estas simboloj de neniiga homa digneco.

Laŭ postvivantino, kelkaj demandoj tamen restas, eĉ post 75 jaroj. 

«Hodiaŭ, mi plu spertas tiun senton: Kie vi estis? Kie estis tiuj, kiuj povis vidi kaj aŭdi tion, kaj kiuj nenion faris por savi ĉiujn ĉi milojn da personoj?» deklaris Bat-Ŝeva Dagan.

Aliaj deziris reveni al la faktoj, kiuj antaŭis la Holokaŭston, reveni al la radikoj de la antisemitismo, kiu iompostiome kaj inside disvastiĝis en Germanio, por pripensi estontecon, kaj pli bone atentigi la estontajn generaciojn, ke – «tio, kio okazis unu fojon, povas ripetiĝi»-.             

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }