Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 décembre 2023 6 16 /12 /décembre /2023 22:24
AMIR LEVY/GETTY IMAGES

16/12/2023

Sinteza dokumento kolektas kelkajn rakontojn kaj raportojn publikigitajn ĝis nun. Temas interalie pri atestoj de pluvivantoj, kiuj ĉeestis seksajn perfortojn, priskriboj faritaj de la sekureca kaj urĝa personaro, kaj raportoj, kiuj cirkulis en la sociaj retoj.

La 7an de oktobro, la Hamaso lanĉis teruran kaj murdan atakon. Dum la semajnoj kiuj sekvis, dum ni plu spertas personan kaj kolektivan ĉagrenon – kiel ĉiuj loĝantoj de tiu lando – ni kolektis informojn pri la eventoj de tiu horora sabato. Per tiu laboro, ni provas rekonstrui la kompletan scenon de la plenumintaj perfortoj.

Kiel organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj morale motivita de la defendo de rajto al sano de ĉiuj personoj de la rivero ĝis la maro, nia profesia devigo estas enketi, analizi kaj agnoski ĉian malobservadon de tiu rajto. Tiu engaĝiĝo metas en lumon la seksajn kaj seksismajn agresojn plenumintajn dum la atako de la Hamaso la 7an de oktobro. Nia ĉefa zorgo estas respondi al la doloro kaj la fizikaj kaj emociaj suferoj de la viktimoj de tiuj perfortoj – kaj de tiuj, kiuj ĉeestis – dum ilia longa vojo al resaniĝo.

La sinteza dokumento (en la angla) kolektas kelkajn rakontojn kaj raportojn publikigitajn ĝis nun. Temas interalie pri atestoj de pluvivantoj, kiuj ĉeestis seksajn perfortojn, priskriboj faritaj de la sekureca kaj urĝa personaro, kaj raportoj, kiuj cirkulis en la sociaj retoj. Kompreneble, la informoj publikigitaj ĝis nun estas nur partaj. Tio estas ŝuldita samtempe al la foresto de sistema analizo de la jurmedicinaj pruvoj de la seksaj agresoj, la stato de la korpo de kelkaj viktimoj, kaj la urĝeco identigi kaj evakui ilin, kelkfoje sub la pafoj de la malamikoj.

Tamen, eĉ se la disponeblaj informoj estas partaj, studi ekde nun la eventojn estas nia devo. Ni devas agnoski, ke la seksaj kaj seksismaj perfortoj estas parto de la atakoj de la 7a de oktobro.

Ni devas prezenti ĉiujn informojn konatajn ĝis nun, cele al kuraĝigi daŭrigon de dokumentado kaj informado, kaj instigi malfermon de enketo pri tiuj eventoj, kiel krimoj kontraŭ la homaro.          

Krome, ni provas subskribi la gravecon atentigi, ke la sansistemo estu preta oferti taŭgan, profesian kaj kleran traktadon al ĉiuj personoj, kiuj suferis seksajn kaj seksismajn krimojn, aŭ kiuj ĉeestis ilin.

Fine, ni reasertas la urĝecon - inkluzive en tiu kunteksto – liberigi la ostaĝojn nun detenitajn en Gazao.  La personoj, kiuj suferis seksajn perfortojn, aŭ kiuj ĉeestis ilin bezonas urĝajn kuracajn kaj mensajn flegadojn, kiujn verŝajne ili ne ricevas nun.

Kiel membroj de komunumoj de sano kaj Homaj rajtoj, subteni la viktimojn estas nia devo. Kiel socio, ni estu pretaj agoski la seksajn perfortojn plenumintajn la 7an de oktobro. Ni rompu la ciklojn de silento kaj honto, kaj ni kreu la spacon kaj la kondiĉojn necesajn al la resanigo de la pluvivantoj.

 

https://www.phr.org.il/en/gender-based-violence-eng/

https://www.youtube.com/watch?v=RpKybAHZ69k

01/11/2023

Unuiĝintaj Nacioj kvalifikas Gazaon « tombejo por miloj da infanoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/unuigintaj-nacioj-kvalifikas-gazaon-tombejo-por-miloj-da-infanoj.html

24/10/2023

KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/kontrau-la-terorismaj-krimoj-de-la-hamaso-kontrau-la-blokado-kaj-la-bombadoj-de-gazao.html

21/02/2022

Unuiĝintaj Nacioj : la Ĝenerala Asembleo adoptas rezolucion kontraŭ neado de la Holokaŭsto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/unuigintaj-nacioj-la-generala-asembleo-adoptas-rezolucion-kontrau-neado-de-la-holokausto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }