21/05/2024
De pli ol semajno, Kijivo frontas rusian ofensivon norde de la lando. Dum la trupoj de la Kremlo havas Ĥarkivon kiel celon, "The Guardian" iris al Vovĉansk, nur kvin kilometrojn for de la landlimo kun Rusio. La urbo, kie loĝis preskaŭ 20 000 loĝantoj komence de la milito, estas nun preskaŭ tute forlasita.
« Evakui la lastajn loĝantojn de Vovĉansk, urbo centre de la antaŭnelonga rusia ofensivo en la regiono Ĥarkivo, tagon post tago fariĝas pli danĝera », mencias "the Guardian". Sendinte unu el siaj ĵurnalistoj en la sudon de tiu ukrainia urbo, la brita ĵurnalisto priskribas la « batalon », kiu okazas por protekti la civilulojn.
De semajno, Moskvo lanĉis ofensivon nord-oriente de Ukrainio kontraŭ la dua urbo de la lando, Ĥarkivo, kiel celo. Ĝiaj trupoj registris siajn plej gravajn teritoriajn avancojn de antaŭ du jaroj, atakante plurajn lokojn, inter kiuj Vovĉansk, kvin kilometrojn for de la landlimo.
"The Guardian" priskribas la operacojn de evakuado organizitajn de la policistoj, kun helpo de volontuloj. Nur kelkaj dekoj da ukrainoj plu estas surloke, dum la urbo enkalkulis 18 000 loĝantojn antaŭ la komenco de la konflikto.
« Ni ne scias kiom da personoj plu estas tie, sed ni esperas, ke ili estas malpli ol 200 » diras Oleksij Kharkivskji, ĉefo de la surloka polico, pridemandita de la ĵurnalisto vendrede 17a de majo matene. Malgraŭ jarojn da spertado, la viro konfesas, ke li ne estis preparita al tia evento. La urbo plu estas sub la pafoj de la rusia artilerio kaj la frapoj de droneoj. Bruo de alarmiloj ne ĉesas.
« Kial do vi ne foriris pli frue ? »
Tiuj lastaj loĝantoj estas la plej rezistemaj al foriro, sed la intenseco de la bataloj esta tia, ke ili ne havas alian elekton. « Plejparte de ili estas maljunaj, malfortikaj aŭ profunde traŭmatizitaj. Ili montras sian dokumenton al la polico kaj atendas buseton, kiu kondukos ilin en rezidejon por delokitoj en Ĥarkivo. » « Kial do vi ne foriris pli frue ? », vigle demandas agento. « Ni ne volis foriri. Tio estas nia domo. Ni ne scias, kien iri », respondas Olha, kun ŝia kato en la brakoj. Ŝi kaj ŝia edzo Mikolo kolektis rapide kelkajn aferojn en plastajn sakojn.
« La regiono jam trapasis ok monatojn sub rusia okupacio komence de la milito. Se Vovĉansk estas denove submetita de la Rusoj, unuafoje Moskvo estos rekonkerinta urbon liberigitan fare de Ukrainio », notas la ĵurnalo. De nun, la civiluloj cedas sian lokon al la militistoj, kiuj provas reorganizi la defendojn: ili aktivas por fosi tranĉeojn kaj starigi fortikaĵojn.
« Sume, 9 907 personoj estis evakuitaj », en la regiono Ĥarkivo, deklaris Oleg Sinegubov, sabaton 18an de majo. En intervjuo kun la franca Novaĵagentejo kaj vaste citita en la internacia amaskomunikilaro, la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij diris, ke li aŭguras rusian ofensivon pli vastan en la Nordo kaj Oriento. Ili lanĉis sian operacon, ĝi povas konsisti en pluraj ondoj. Kaj tio ĉi estas la unua ondo.
/image%2F0553642%2F20240521%2Fob_3c5b5b_armiloj.jpeg)
12/12/2023
Milito en Ukrainio: sur la militfronto, la soldatoj petas de la okcidentaj aliancanoj, ke ili ne interrompu la liverojn de armiloj
/image%2F0553642%2F20240521%2Fob_c5c529_subtere.jpg)
02/02/2024
Milito en Ukrainio: post nokta rusia atako, 30 000 personoj estas senigitaj je elektro, ministoj estas blokitaj subtere
/image%2F0553642%2F20240521%2Fob_6307a3_20220228-ukraine-russia-375px-interact.png)
/image%2F0553642%2F20240521%2Fob_b53a56_grapolbomboj.jpg)