Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mai 2024 7 19 /05 /mai /2024 21:19
CTN News

19/05/2024

En Tajlando, la morto de juna aktivulino, Netiporn Sanesangkhom, kromnomita « Bung », post malsatstriko en malliberejo, estigas viglan emocion en la tuta lando kaj alvokojn al reformo de la juĝsistemo. La tajlanda Ĉefministro Srettha Thavisin ĵus reveninte de vizito en Parizo, anoncis malfermon de enketo.

Netiporn Sanesangkhom, kromnomita « Bung », estis 28-jara. Arestita post la studentaj manifestacioj de 2020, ŝi jam estis enkarcerigita dum 94 tagoj en 2022 kaj profitis kondiĉan liberecon post unua malsatstriko. Ŝia krimo konsistis en svingo de du afiŝtabuloj dum la manifestacioj, inter kiuj unu demandis: « Ĉu vi konsentas, ke la registaro permesu la reĝon uzadi laŭvole sian potencon ? » La alia esprimis: « Ĉu la reĝa procesio kaŭzis malagrablaĵojn ? »           

De post sia reveno en malliberejo la 26an de januaro, ŝi komencis malsatstrikon, ne kaŭzante grandan atenton de la mediatoj. Pro sankialoj, ŝi rekomencis nutriĝi de post la 4a de aprilo, sed restis malfortika. Ŝi mortis pro korhalto la 14an de majo.

 

Intenca manko de klopodoj por kuraci ŝin

Ŝia advokato denuncas intencan mankon de klopodoj por kuraci ŝin. La Ĉefministro, Srettha Thavisin, anoncis malfermon de enketo pri la cirkonstancoj de ŝia morto. Tio estas senprecedenca reago koncerne la morton de kontraŭ-monarkia aktivulino. Tia evento estis ĝis nun traktita de la politikaj aŭtoritatoj per silento, eĉ malestimo.

Tiu sintena ŝanĝo eksplikiĝas per pli alta atenteco al liberesprimo fare de la registaro pasintjare elektita, kaj ankaŭ per ŝanĝo de la tajlanda politiko internaciskale. La Ĉefministro, kiu prizorgas sian bildon eksterlande, ĵus revenis de vojaĝo en Parizo, urbo kiu akceptas plurajn famajn tajlandajn disidentojn kontraŭ-monarkiajn.      

09/05/2024

Tajlando: la advokato Arnon Nampa estas kondamnita ĝis dek jaroj da enkarcerigo pro krimo de majestatenco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/05/tajlando-la-advokato-arnon-nampa-estas-kondamnita-gis-dek-jaroj-da-enkarcerigo-pro-krimo-de-majestatenco.html

15/11/2021

Tajlando: la manifestacioj favore al reformo de la monarkio rekomenciĝas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/tajlando-la-manifestacioj-favore-al-reformo-de-la-monarkio-rekomencigas.html

19/09/2020

Tajlando: miloj da junuloj manifestacias denove kontraŭ la registaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/tajlando-miloj-da-junuloj-manifestacias-denove-kontrau-la-registaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }