26/02/2024
Estontece, pli ol 200 milionoj da Afrikanoj povus fronti gravan malsategon. Tio estas la alarmaj rezultoj de studaĵo, kiu analizas la klimatan ŝanĝiĝon kaj ties soci-ekonomiajn efikojn en Afriko. Ĝia aŭtoro, Kofi Adom, ekonomikisto ĉe la sud-afrika universitato Witwatersrand anticipas la jaron 2050 kaj poste, por postuli ekde nun pli bonajn programojn pri adaptiĝo kaj mildiĝo de la planeda varmiĝo.
La klimata ŝanĝiĝo kondukas ekde nun al kreskado de ekstremaj meteologiaj fenomenoj. La temperaturaj altiĝoj kaj ĉefe la modifoj de la pluvokvanto pli kaj li minacas la agrokulturan sektoron.
Studaĵoj komparaj kun aliaj evolulandoj de la cetera mondo demonstris, ke la afrika kontinento estos aparte tuŝita per drasta malaltiĝo de la agrikulturaj rendimentoj. La mongajnoj estigitaj fare de la rikoltoj de nun ĝis la jaro 2050 povus malaltiĝi ĝis triono. Post tiu dato, la studaĵo antaŭvidas kuntiriĝon de la malneta enlanda produkto (MEP) de 7,1% en Afriko por ĉiu loĝanto.
Tiu krizo plialtigus la malriĉecon sur la kontinento de 20 ĝis 30% kompare kun la nuna situacio kaj « neniigus ĝis nulo ĉiujn strebojn de disvolviĝo okazintaj tiujn lastajn jardekojn », avertas la aŭtoro.
Se nenio estas farita, 50 milionoj da Afrikanoj suferos pri manko de akvo kaj translokiĝos al aliaj regionoj. Du cent milionoj da ili povus suferi pro malsato.
Sed ne estas tro malfrue, memorigas la ekonomikisto. La efikoj de la klimata ŝanĝiĝo estus malpli gravaj, kondiĉe ke la mondo sukcesu pluteni la planedan varmiĝon sub du gradoj. Kaj kondiĉe, ke la disvolviĝintaj landoj financu adaptiĝajn aranĝojn en Afriko, por interalie garantii nutradan sekurecon.
16/03/2023
Klimato. La rilato inter planeda varmiĝo kaj kreskado de la ekstremaj klimataj eventoj estas finfine science starigita
08/12/2018
La malsato en la mondo kreskas, interalie pro la klimata ŝanĝiĝo
12/09/2018
Tutmondo: La klimataj perturboj kreskigas malsaton