/image%2F0553642%2F20240523%2Fob_ab4192_63c93c8-1686004796976-file7c64u0hc53dp.jpg)
23/05/2024
Dum la dua tago de la proceso de tri altranguloj de la siria reĝimo, en Parizo, fotoj de la dosiero « cesar » estis projekciitaj.
Terura tago dum proceso de tri siriaj altranguloj ĉe la Asiza tribunalo de Parizo. De post mardo 21a de majo tri viroj, kiuj apartenis al la persona gvardio de Baŝar Al-Asad, estas persekutitaj pro krimo kontraŭ la Homaro. La Asiza tribunalo de Parizo juĝas kontumace tri altajn respondeculojn de la siria reĝimo en la afero Dabbagh, nomo de patro kaj lia filo, franca-siriaj viroj arestitaj, torturitaj kaj morte forlasitaj. La ĉi-taga aŭdienco kolektive spertis la hororon de la torturoj praktikitaj fare de la reĝimo de Damasko. Teruraj fotoj estis prezentitaj dum la aŭdienco.
Abomenaĵoj projekciitaj sur la ekranoj de la Asiza tribunalo
Tiuj fotoj devenas de la dosiero « Cesar », el la nomo de la fotisto de la siria armeo, kiu translokis sekrete la fotojn de 6 700 kadavroj torturitaj de la reĝimo. Sur la ekranoj de la Asiza ĉambro, dekoj da fotoj projekciataj sur la ekranoj sufiĉas por priskribi la hororon. Ni malkovras korpojn nudajn, ŝveliĝintaj, difektitaj, bruligitaj, ĉiuj ekstreme malgrasaj, rekte kuŝantaj sur la grundo unuj apud la aliaj kaj amasigitaj en garaĝoj.
« Komence, mi fotis da ili kvin ĝis sep ĉiutage, poste prefere 30 ĝis 35 », komentis Cesar, kiu elektis fuĝi. Skribita per nigra feltkrajono sur ilia korpo figuras la numero de la malliberulo kaj de la detencentro.
Horora apogeo, la jurkuracisto eĉ gluis sur la frunto de la kadavroj la aŭtopsian raporton. Tiuj fotoj atestas pri la sistema karaktero de tiuj torturoj kaj truditaj malaperigoj. « Ni konvinkiĝas, ke la siria registaro uzadis tiujn detencentrojn por detrui la rezistadon de la opozicio », ekdiras juĝistino ĉe la juĝbarilo, kiu kolektis multegajn pruvojn ene de Unuiĝintaj Nacioj en tiu dosiero, kaj interalie dokumentojn rekte venintajn de la siria registaro.
« En Sirio, ekde 2011, kiam oni estas arestitaj oni malaperas, oni ne plu ekzistas. Irinte aĉeti panon, irinte manifestacii, oni povas malaperi », daŭrigas la ĵurnalistino Garance Le Caisne, kiu renkontis Cesaron. « Tio estas estriĝo kontraŭ la loĝantaro. La torturo estas tie por silentigi nin, por nin detrui. Tio estas tiel malnova fizika kaj morala disŝiro, ke oni neniam plu estas la samaj. Oni flosas inter vivo kaj morto, torturo estas ja tio » konkludas la ĵurnalistino.
Laŭ la ekspertoj, pli ol 95 000 Sirianoj malaperis en la malliberejoj de la reĝimo inter marto 2011 kaj 2023.
/image%2F0553642%2F20240523%2Fob_19d35a_kronologio.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
/image%2F0553642%2F20240523%2Fob_f5d99a_germanio.jpg)
13/01/2022
Sirio: eks-altrangulo de la spionservo estas kondamnita je porĉiama malliberejo en Germanio
/image%2F0553642%2F20240523%2Fob_1568e9_torturchambro.jpg)
02/04/2017
Sirio fariĝis vasta torturĉambro
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/04/sirio-farigis-vasta-torturcambro.html