24/02/2024
Dum la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio eniras sian trian jaron (fakte dekan jaron), UN menciis ĉi-ĵaŭde, ke pli ol 14 milionoj da personoj fuĝis sian hejmon en Ukrainio.
Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke 14 milionoj da Ukrainoj estis ial trudite fuĝi sian hejmon dum la du jaroj, kiuj sekvis la invadon de Ukrainio fare de Rusio, dum la respondeco pri Homoj rajtoj ĉe UN parolis pri la « terura homa kosto » de la konflikto.
La Internacia Organizaĵo por Migradoj (IOM) deklaris ĵaŭdon, ke preskaŭ 6,5 milionoj da personoj de nun vivas ekster la lando kiel rifuĝintoj. Ŝi aldonis, ke ĉirkaŭ 3,7 milionoj da personoj plu estas delokitaj ene de Ukrainio.
Amy Pope, ĝenerala direktorino de la IOM, deklaris koncerne la bilancon de la milito, kiu komencis kiam Rusio invadis sian najbaron la 24an de februaro 2022 : « La detruado estas ĝeneraligita, la perdoj de homaj vivoj kaj la suferoj daŭras »
La IOM menciis, ke ĝi helpis 6,5 milionojn da personoj en Ukrainio kaj en 11 landoj de Orienta Eŭropo, kiuj akceptas rifuĝintojn. Tamen, ĝi substrekis, ke la bezonoj plu kreskas, kaj superas la resursojn.
Ĉirkaŭ 14,6 milionoj da personoj plu bezonos ian humanitaran helpon en 2024, laŭ la IOM.
Por tiuj, kiuj rehejmeniĝas, la defioj estas grandegaj. Federico Soda, direktoro ĉe IOM de la fako pri humanitaraj intervenoj kaj restarigo deklaris, ke la repatriigitoj frontas « malsekurecon, perdon de siaj vivrimedoj, damaĝitajn loĝejojn kaj infrastrukturojn, kaj suferigitajn servojn »
La 24an de februaro estas la datreveno de du jaroj da milito.
https://www.youtube.com/watch?v=R3jfbw5aGiU
Ruslingve:
https://ru.euronews.com/2024/02/22/ukraine-war-civilian-victims-united-nations-report
SLAVOJ ŽIŽEK – nun pli ol iam ni subtenu Ukrainion
/image%2F0553642%2F20240224%2Fob_1108bb_neutraleco.jpg)
24/02/2023
La obskura flanko de la neŭtraleco - SLAVOJ ŽIŽEK
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/la-obskura-flanko-de-la-neutraleco.html