/image%2F0553642%2F20240106%2Fob_4b91ce_telechargement.jpg)
06/01/2024
La belorusa prezidento akiras ekde nun porvivan imunecon kontraŭ persekutadoj. Li ankaŭ starigas tiel neeblajn kondiĉojn, ke estas malhelpe kandidati al prezidentaj balotoj.
Iom pli da potenco por li kaj iom malpli da libereco por lia lando.
La belorusa prezidento Aleksandro Lukaŝenko subskribis ĉi-ĵaŭdon 4an de januaro leĝon, kiu garantias al li porvivan imunecon, kaj ege ĝenas opoziciantojn, kiuj dezirus kandidati al la estontaj prezidentaj balotoj, raportas Associated Press (AP).
Kiel eksplikas la usona agentejo, tiu teksto teorie aplikiĝas al ĉiuj prezidentoj kaj iliaj proksimuloj. Fakte, Lukaŝenko faris tiun leĝon por sia propra profito, dum li regas Belorusion de julio 1994, preskaŭ 30 jarojn.
Detale, nur la belorusaj civitanoj, kiuj vivis en la lando dum tiuj 20 lastaj jaroj kaj neniam havis rezidpermesilon eksterlande, povas nun kandidati al la prezidentaj balotoj. La venonta baloto estas antaŭvidita en 2025. Tio estas maniero por la diktatoro malhelpi opozicion defii lin. Multaj rifuĝis eksterlanden por eskapi enkarcerigon.
Totala protekto kaj imuneco
Por protekti sin, li ne kontentiĝas pri tiuj aranĝoj. La teksto aldonas, ke la aliancano de Vladimir Putin « ne estos respondeca pri la agoj plenumintaj en rilato kun la ekzerco de liaj prezidentaj potencoj », eĉ se li ne plu regas la landon.
Aliparte, la membroj de lia familio rajtos pri Ŝtatprotektado kaj medicina aliro dum sia tuta vivo, kaj pri ĝismorta viv- kaj san- asekuro.
Fine, Aleksandro Lukaŝenko fariĝos konstanta membro de la Alta Ĉambro de la Parlamento okaze de lia demisio.
En 2020, gigantaj manifestacioj kontraŭ la 69-jara prezidento eksplodis post lia reelektado por sesa mandato.
Miloj da personoj estis arestitaj kaj malliberigitaj, eĉ torturitaj.
/image%2F0553642%2F20240106%2Fob_2c0101_belarus-in-europe-svg.png)
/image%2F0553642%2F20240106%2Fob_22ce66_mallieruoj.jpg)
/image%2F0553642%2F20240106%2Fob_f26e2a_perforte.jpg)