Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2022 4 12 /05 /mai /2022 21:33
AL JAZEERA HANDOUTEPA/MAXPPP

12/05/2022

Dum ŝi raportis pri la alfrontiĝoj en la sektoro de Ĝenin en Cisjordanio, Shireen Abu Akleh, elstara ĵurnalistino kaj figuro inter la plej konataj de la kanalo Al-Jazeera estis mortigita per kuglo merkredon 11an de majo. RSL denuncas tiun gravan malobservadon de la Konvencioj de Ĝenevo kaj de la rezolucio 222 de la Konsilio pri Sekureco de UN pri la protektado de la ĵurnalistoj, kaj postulas kiel eble plej rapide internacian sendependan enketon.

Laŭ atestantoj Shireen Abu Akleh mortis tuj. Tamen ŝi surhavis veŝton, sur kiu estis skribite la vorto « PRESS », kio klare identigis ŝin kiel ĵurnalistino. Ali al-Samoudi, palestina ĵurnalisto kaj reĝisoro de Al-Jazeera, kiu estis flanke de ŝi, ricevis kuglon en la dorson. Li estas nun enhospitaligita. Li atestas en video :

« Ni estis filmantaj, ili ne petis de ni ĉesigi filmadon aŭ foriri, ili pafis kuglon, kiu atingis min kaj plenkonscie pafis alian, kiu mortigis Shireen ». Post ŝia morto, kaj dum la funebro de la ĵurnalistino organiziĝis, la israelaj fortoj perforte traserĉis ŝian domon en Orienta Jerusalemo.

La korpo de la ĵurnalistino estis kunportita al Nablus por aŭtopsio antaŭ ol esti kondukita al Jerusalemo, kie ŝia funebro estos organizita. La israela armeo anoncis, ke enketo estos lanĉita post la morto de la ĵurnalistino, Kristana Palestinanino 50-jara, kiu ankaŭ havas usonan naciecon, tre populara en la regiono kaj respektata de siaj kolegoj pro sia granda sperteco pri la israela-palestina konflikto. En komunikaĵo, Al Jazeera asertis, ke Shireen Abu Akleh estis « plenkonscie » mortigita kaj el « pripensita » maniero  fare de la israelaj fortoj.

Amnon Shefler, porparolanto de la israela armeo certigis, ke la militistoj « neniam volonte celus ne-batalantojn », kaj la israela Ĉefministro Naftali Bennett asertis, ke « ŝajne armitaj Palestinanoj kulpas de la bedaŭrinda morto de la ĵurnalistino ».

Pluraj atestantoj, inter kiu fotisto de la franca novaĵagentejo AFP, dementis ĉeeston de palestinaj soldatoj ĉe la loko, kie la ĵurnalistino estis mortigita.  Siaflanke, la prezidento de palestina aŭtoritato Mahmoud Abbas akuzis la israelan registaron, ke ĝi « plene kulpas » pri la morto de Shireen Abu Akleh.

« RSL ne kontentiĝas pri la propono de la israela ministro pri fremdaj aferoj Yaïr Lapid, ke lia lando partoprenu al kuna enketo pri la cirkonstancoj de la morto de la ĵurnalistino, deklaris Christophe Deloire, Ĝenerala sekretario de RSL. Internacia sendependa enketo estu lanĉita kiel eble plej rapide ».     

Tiu celado de palestinaj ĵurnalistoj fare de la israela armeo, kiu kondukis « kontraŭ-terorisman operacon » en Ĝenin estas la plej lasta el longa maltrankviliga serio. La 25an de aprilo 2018, la palestina ĵurnalisto Ahmed Abu Hussein, kiu laboris ĉe Radio Sawt al Shabab mortis pro vundoj. Koncerne Yaser Murtaja, ĵurnalisto, kiu fondis sendependan agentejon Ain Media, kuglo mortigis lin tuj.

Ambaŭ ĵurnalistoj raportis pri la « Granda marŝado de la Reveno », movado de civila protesto lanĉita la 30an de marto 2018 en Gazaa sektoro por denunci la israelan blokadon kaj postuli « rajton al reveno » de la palestinaj rifuĝintoj.          

De post 2018, RSL listigis pli ol 140 ĵurnalistojn viktimojn de malobservadoj fare de la israelaj sekurecaj fortoj kaj de post 2000, almenaŭ 30 ĵurnalistojn murditajn.

Israelo kaj Palestino okupas respektive la 86-an kaj 170-an lokon en la Monda klasifiko pri gazetlibereco starigita de RSL en 2022.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }