Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juin 2023 5 30 /06 /juin /2023 14:11

30/06/2023

Soveta Ukrainio fariĝis sendependa Ŝtato en decembro 1991, per amasa referendumo, en kiu sendependeco estis ĉie aprobita per pli ol 90%, tiu nivelo malkreskanta je pli ol 80% en Donbaso kaj 54% en Krimeo.

Kelkajn monatojn antaŭe, la Usona prezidento Georges W. Bush, kiu vizitis Kijivon postulis absolute ne engaĝiĝi laŭ tiu vojo. Tiu sendependeco estis la mortobato de la ekzistado de USSR, kaj estas tuj atakita de la Rusio de Elcin. La premo plenuminta finas en 1994 per la subskribo de la memorando de Budapeŝto: la nukleaj armiloj stokitaj en Ukrainio – kiu faris de ĝi provizore la 3-an mondan nuklean potencon ! – estas translokitaj al Rusio, kiu konservas ŝiparon bazitan en Krimeo interŝanĝe kontraŭ garantio de siaj landlimoj.    

  

Fakto malmulte konata: la okcidentaj potencoj en tiu afero amase faris premon favore al Rusio, inkluzive el financa maniero. Tio kontraŭdiras la dominantan reprezentadon, laŭ kio ekde la komenciĝo de la 1990-aj jaroj, NATO senĉese « ĉirkaŭis Rusion ». Fakte, NATO forlasas memvole, senprokraste, la ĉefan rimedon ĉirkaŭi Rusion, kiun ebligus Ukrainio.

 

En Ukrainio same kiel en Rusio formiĝas tiam la oligarkiaj trustoj devenintaj de la Ŝtata aparato kaj amasaj privatigoj: la kapitalo havas tiam kiel precipan bazon la ĉefan industrian regionon, Donbaso, kiu estas strukture ligita al Rusio (mafiaj klanoj de Donecko kaj Dnipropetrovsko). Alidirite, la kanalo de la « kapitalisma » premo estas ĉefe rusa, antaŭ ol esti « okcidenta ». La plena sendependeco ne ankoraŭ ekzistas.

 

En 2004, la venko akirita de trukaj prezidentaj balotoj de mafiulo subtenata de la klano de Donecko, Ianukoviĉ, estigas protestmovadon nomitan « oranĝa revolucio ». Provizore venka, tiu movado estas tamen perfidita de la politikuloj, kiujn ĝi instalis ĉe la potenco, kaj Ianukoviĉ reakiras la prezidentecon en 2010. La rusa propagando vaste diskonigita en la mondo, samtempe de la maldekstraj « kontraŭ-imperiismaj » medioj, de la dekstraj kaj ekstremdekstraj medioj, denuncas tiam la « oranĝajn revoluciojn » kiel okcidentajn komplotojn, kiuj celas Rusion kaj la « tradiciajn valorojn ». Tiu temo defendita antaŭ ĉio kontraŭ Ukrainio estos utiligita kontraŭ ĉia demokratia ribelo celanta diktaturon laŭdirite « kontraŭ-imperiisman » kiel la Sirio de Baŝar El-Asad, en la sekvontaj jaroj. 

 

Tamen en 2013-2014, revolucian krizon ja spertas Ukrainio, kun la Majdano, kiu finakiras forpelon de Ianukoviĉ. Lia fuĝo al Rusio en la nokto de la 22a de februaro 2014 tute ne estas la rezulto de puĉo sed de la mirinda insurekcia popola premo. Ĵus antaŭe, la ministroj pri Fremdaj Aferoj germana, franca kaj pola venis intertraktadi lian konservadon kadre de neebla « nacia unuiĝo ». La majdana movado estis demokratia amasa ribelo. Kompreneble, ĝi ne afiŝis sin « progresema » aŭ « socialisma »: la evento okazas en lando, kiu spertis stalinismon kaj la Holomodoron La plej elvokita komparo por Francoj estus tiu de la flavveŝtuloj: La Majdano estis flavveŝtuloj potenco 10.

 

En Okcidenta Eŭropo, la miskompreno pri movado, kiu iluziiĝis koncerne Eŭropan Union, kaj la rusia propagando disvastigita tiel de maldekstraj partioj deveninta de stalinismo, kiel de ekstremdekstraj partioj kiel Nacia Kolektiĝo en Francio, ebligis ignoron de tiu realaĵo: la Majdano estis la unua granda insurekcia movado en la Eŭropa kontinento el la ciklo komencita per la « arabaj revolucioj », gravega ĉenero en la historio de la popolaj movadoj. Estas do strategia, por la establita ordo, forviŝi la amplekson de ĝi, diaboligante ĝin per moskvodevenaj vortoj, kiel « faŝisma ĥunto », aŭ « okcidenta puĉo ».  

 

Kelkajn tagojn poste, Rusio aneksis Krimeon (malobserve al la memorando de Budapeŝto). De la ekstremmaldekstulo J.L. Mélenchon ĝis la elstremdekstrulino Marine Le Pen, domina konsento tiam ripetis tiun kliŝon: « Krimeo ĉiam estis rusa », foje kompletigita de la fantazia rakonto de Kruŝĉev liverante ĝin al Ukrainio dum ebria vespero. Fakte, la sola momento de sia historio, kiam la loĝantoj de Krimeo povis libere elekti, en 1991, faris ĝin ukraina – ĝis 54% inkluzive inter ĝiaj loĝantoj, kiuj sin sentis nacie rusa. Krimeo, tiam tatara kaj otomana, loĝata ankaŭ de judoj, armenianoj, grekoj, karaitoj... estis aneksita de Rusio en 1783 (iom post la aĉeto de Korsiko fare de Francio !) La multkultura karaktero de ĝia loĝantaro – ukrainoj, rusoj, tataroj, kaj aliaj, miksitaj – faras de ĝi apartan regionon. Sed en la rusa imperia aranĝo, ĝi estas strategia, malferma al la Nigra maro kaj la markoloj. Ĝia atribuo al la Ukraina SR en 1954 koincidis kun la aserto de « rusa mondo » inter « frataj popoloj », la rusoj kiel grandaj fratoj kaj la Belorusoj kaj Ukrainanoj kiel malgrandaj fratoj. La Tataroj de Krimeo, kiujn Stalino deportadis al Centra Azio, restis loko de demokratia lukto kontraŭ la burokratio de USSR kaj la grand-rusia hegemonio, aliancataj kun la Ukrainanoj.

 

Konsekvence, la legitimeco de la reveno de Krimeo al Ukrainio ne estas dubo, se tiu ĉi garantias la demokratiajn kondiĉojn de egaleco de la civitanoj kaj de la naciaj grupoj (la Tataroj estas garantio tiucele), ne ĝia « rusa » karaktero. La rusa nacio, por fariĝi demokratia male bezonas esti senbalastigita de Krimeo kaj agnoski la egalecon kaj la sendependecon de Ukrainio.  

 

En la semajnoj, kiuj sekvis, la oligarkiaj partioj provis mobilizadi la loĝantojn de Donbaso kontraŭ la laŭdirita « faŝisma ĥunto », sen granda sukceso. La loĝantaro de Donbaso estas rusparolanta en la urboj kaj ukrainparolanta en la kamparo. Sed rusparolanto ne signifas rusa, ne pli ol angloparolanta signifas anglo en Irlando !  

 

Tion dirite, veras, ke la loĝantaro de Donbaso estas sufiĉe « miksita » ĉefe post 1992 kaj la lastaj grandaj strikoj de la ministoj, ĝi profunde elreviĝis pro la vivkondiĉoj, kiuj malboniĝis en la « sendependa » Ukrainio. En 2014, ĝi fakte estas malagema kaj atentema. Ia oligarkia ribelo proklamas memstarajn zonojn, kaj baldaŭ « popolaj respublikoj » en Donecko kaj Luhansko. Rapidege, enŝoviĝoj malbone kaŝitaj de rusiaj armeaj fortoj – kaj grupoj de mafiaj sbiroj faŝismaj aŭ stalinismaj, aŭ ambaŭ samtempe – regas artifike tiujn « popolajn respublikojn »: ili ne povus daŭre ekzisti alie.

 

La rusia « hibrida milito » en Donbaso okazigis ĉirkaŭ 14 000 mortintojn, preskaŭ egale dividitaj ambaŭflanke, ĉefe en 2014-2015. Sed eksterordinara deplojado de propagando kaŝita sub centoj da retejoj kaj ruĝbrunaj blogoj , de « reinformado » diskonigas la plej fantaziajn legendojn pri tio, kio okazas tie al eŭropa publiko konsistigita samtempe de heredantoj de « komunistaj » kulturoj, kaj dekstraj « kontraŭ-eŭropaj medioj », ekemple en la raportaĵoj false objektivaj kiel tiuj de Paul Moreira aŭ la angoraj kaj karikaturaj rakontoj de Anne-Laure Baumel, kiuj cirkulas en la reto, kaj de kio sin nutras naivuloj, kiuj kredas eskapi la « dominantajn amaskomunikilojn ». La konfuzo rusoj-rusparolantoj kaj la kredo pri subpremata « popolo de Donbaso » provizas de ili la bazon, kaj eksterordinara kvanto da falsaj novaĵoj, kiel tiu de la « rusparolanta infano krucigita de la nazioj », de la ĉieaj naziaj svastikoj, ktp. Ekde 2014, tiuj retoj kredigas, ke « genocido » komenciĝis, ke la reĝimo de kijivo masakras la loĝantaron. Fakte, la ukraina Ŝtato estas tiam tute dispecigita, jen ne reagis, jen reagis tre malĝuste kaj foje perforte, sed ĉefe lasante agadi paramilitistaj grupoj, kiuj tiam okupas la vakuon.

 

Daŭrigota..

28/06/2023

Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (1/4)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/06/falsaj-novajoj-anstatau-ukraina-realo-afekcia-pesto-1/4.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }