/image%2F0553642%2F20230629%2Fob_46dec4_image1170x530cropped.jpg)
29/06/2023
La Ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, kondamnis merkredon la progreson de projektoj, kiuj antaŭvidas la konstruadon de pli ol 5 500 loĝejoj en la israelaj kolonioj de la zono C en okupaciata Cisjordanio. Tio inkluzivas la retroaktivan reguligon, bazitan sur la israela leĝo, de tri antaŭ-postenoj de kolonioj, kiuj apudestas la kolonion Eli.
« La Ĝenerala sekretario reasertas, ke la setlejoj konsistigas nekontesteblan malobservadon de la internacia juro kaj de la konformaj rezolucioj de UN », asertis lia kun-porparolanto, Farhan Haq, en deklaro al gazetaro.
« Li plian fojon admonis la israelan registaron ĉesigi kaj inversigi la vastigon de setlejoj en la okupaciata palestina teritorio, ĉesigi tuje kaj tute ĉiujn setlajn aktivecojn en la okupaciata palestina teritorio kaj plene respekti siajn priajn devigojn », li aldonis.
Unuiĝintaj Nacioj opinias, ke « la persista ekspansio de ĝiaj setlejoj en okupaciata Cisjordanio fare de Israelo, inkluzive de Orienta Jerusalemo, pligravigas la humanitarajn bezonojn, nutradas perforton, intensigas la riskon de alfrontiĝoj, plifortigas la okupacion kaj detruas la rajtojn de la palestina popolo al memdecido ».
« Tiuj aktualaj setlejoj malhelpas la eblon starigi suverenan palestinan Ŝtaton kunigitan kaj vivopovan, surbaze de la limoj ekzistintaj en 1967. Ili tiel malhelpas la kapablon atingi vivopovan duŝtatan solvon kaj justan pacon, daŭripovan kaj plenan » aldonis la porparolanto.
/image%2F0553642%2F20230629%2Fob_ba3f4e_koloniado.jpg)
23/02/2023
Cisjordanio: la ĉefo de Unuiĝintaj Nacioj postulas « ĉesigon » de la kontraŭ-leĝa israela koloniado
/image%2F0553642%2F20231116%2Fob_ca532b_mezorientp.jpg)
04/03/2023
« Por ke tiu perforto ĉesu, la okupacio devas ĉesi »: La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj kondamnas la perforton en Mezoriento
/image%2F0553642%2F20230629%2Fob_d9311a_restricted-space-in-the-west-bank-are.png)
/image%2F0553642%2F20231116%2Fob_e8dfd2_kolonioj.jpg)
/image%2F0553642%2F20231116%2Fob_a406b6_cisjordanio.jpg)