Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2023 6 01 /07 /juillet /2023 21:23
SEBASTIEN SALOM-GOMIS / AFP

01/07/2023

UN instigas Francion atenti pri la stukturaj problemoj en sia polico, dum la morto de Nahel, 17-jara, mortigita en Nanterre post trafik-kontrolo, agitas la popolajn kvartalojn.  

« La momento alvenis por la lando solvi serioze la profundajn problemojn de rasismo ĉe la policistoj », deklaris Ravina Shamdasani porparolantino de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, dum gazetkunveno en Ĝenevo (Svislando).

Post tri noktoj da ribeloj, « ni petas garantion de la aŭtoritatoj, ke la uzado de forto fare de la polico por persekuti la perfortajn individuojn, dum la manifestacioj ĉiam respektu la principojn de leĝeco, neceseco, proporcieco, ne-diskriminacio, antaŭgardo kaj respondeco », substrekis la porparolinto. S-ino Shamank sin deklaris ankaŭ maltrankvila pro la perfortoj, kiuj okazis post la morto de tiu junulo.   

Damaĝoj kontraŭ publikaj konstruaĵoj, prirabadoj kaj sporadaj interpuŝiĝoj skuis jaŭdon multajn urbojn de la pariza regiono kaj provinco dum tri sinsekvaj noktoj post la morto mardon en Nanterre de Nahel, adoleskanto 17-jara, mortigita de policisto, kiu estas submetita al juĝo kaj enkarcerigita pro memvola hommortigo.   

Filmita de neprofesia video, la tuŝpafo de la policisto kontraŭ la adoleskanto dum trafik-kontrolo plu agitas multajn popolajn kvartalojn de la lando.

Por eviti « ĝeneraliĝon » de la urbaj perfortoj, la aŭtoritatoj mobilizis 40 000 policistojn kaj ĝendarmojn, elitajn taĉmentojn de interveno kiel la Raid (polico) kaj ties nigraj blenditaj veturiloj, aŭ la Grupo de interveno de la nacia ĝendarmaro (GIGN) , deplojitaj en pluraj urboj. Malgraŭ tiu amasa deplojado, perfortoj kaj damaĝoj estis menciitaj ĵaŭdon vespere en multaj urboj. 667 personoj estis arestitaj nacinivele, laŭ la ministro pri Internaj aferoj, Gérald Darmanin.

249 policistoj kaj ĝendarmoj estis aliparte vunditaj dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo, laŭ la ministro pri Internaj aferoj.

 

Blanka marŝado

En la urbo-centro de Marsejlo, la montrejo de la municipa biblioteko Alkazar estis damaĝita, laŭ la urbestro. Kelkajn metrojn for de tie, sur la Malnova Haveno, interpuŝiĝoj kontraŭigis policistojn al grupo de 100 ĝis 150 personoj, kiuj ŝajne provis starigi barikadojn. 

En la departemento Seine-Saint-Denis, « preskaŭ ĉiuj komunumoj » estis tuŝitaj, ofte per fulmaj agoj, multaj publikaj konstruaĵoj estis celitaj kiel la urbodomo de Clichy-sous-Bois, kie komercejoj estis prirabitaj, laŭ polica informfonto.       

En Nanterre, prefektejo de la departemento Hauts-de-Seine, fariĝinta epicentro de la perfortaĵoj, piroteknikaĵoĵ kaj grenadoj eksplodis en la popola kvartalo Pablo Picasso, kie vivis la mortigita adoleskanto. La brigado de serĉado kaj interveno (BRI) de la prefektejo de polico de Parizo, fama pro ĝia sturmo kontraŭ la ĝihadistoj, kiuj okupis la Bataclan la 13an de novembro 2015, deplojiĝis momente ĉe la enirejo de la domaro kaj ties famaj domturoj, helpata en la ĉielo de helikoptero.

De Nanterre ekiris posttagmeze « blanka marŝado » memore al Nahel, kiu kolektis 6200 partoprenantojn, laŭ la polica prefektejo, per krioj « justicon por Nahel » kaj « neniam plu tio ».

« Mi ne rankoras kontraŭ la polico, mi rankoras kontraŭ la persono, kiu forprenis la vivon de mia filo », deklaris la patrino de la viktimo, Muria M.

La marŝado, kiun ŝi kondukis finis per tumultoj kaj kolizioj. Urba meblaro estis detruita, veturiloj incendiitaj, kaj monumento de la Rezistado kaj Deportado estis damaĝita.

La afero relanĉis la debaton pri la sinteno de la policistoj en Francio, kie rekorda nombro de 13 mortintoj estis registrita en 2022 pro rifuzoj de obeo dum trafik-kontrolo. 

01/05/2023

Francio estas kritikata ĉe Unuiĝintaj Nacioj pro la rasaj diskriminacioj kaj la policaj perfortoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/francio-estas-kritikata-ce-unuigintaj-nacioj-pro-la-rasaj-diskriminacioj-kaj-la-policaj-perfortoj.html

26/03/2023

Francio: Internacia Amnestio alarmas « pri ekscesa uzado de forto kaj arbitraj arestoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/francio-internacia-amnestio-alarmas-pri-ekscesa-uzado-de-forto-kaj-arbitraj-arestoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }