Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2023 1 06 /03 /mars /2023 22:09
MOHAMMAD SHAJAHAN/ANADOLU AGENCY

06/03/2023

Pluraj miloj da rohinĝaj rifuĝintoj perdis siajn provizorajn ŝirmejojn en incendio, kiu okazis dum la posttagmezo de la 5a de marto, sude de Bangladeŝo. En la kampadejoj de Koks Bazar, konstanta minaco de fajro aldoniĝas al malsato kaj kompatindaj higienaj kondiĉoj.     

Por mastri la flamojn, « tri horojn da senbridaj penoj » estis necesaj al la sukurservoj, helpataj de la loĝantoj.

Incendio okazinta dimanĉon 5an de marto en rifuĝkampo de koks Bazar, detruadis pli ol 2 000 ŝirmilojn faritajn per bambuoj kaj baŝoj. En la kampadejoj de tiu urbo ekstremsude de Bangladeŝo, kelkajn kilometrojn for de la birma landlimo, vivas pli ol miliono da rohinĝaj rifuĝintoj, kiuj fuĝis la militan represion. Almenaŭ 12 000 personoj perdis sian ŝirmilon, laŭ Mohammed Mizanur Rahman, ĉefo de la "Buroo de la komisaro pri sukuro kaj reveno de la rifuĝintoj", citita de The Dhaka Tribune.

La incendio ekis dimanĉon komence de la posttagmezo en la rifuĝkampo numero 11 kaj vastiĝis al la rifuĝkampoj 9 kaj 10. Neniu viktimo estis menciita sed junulo estis arestita, informis la ĉefo de la surloka polico Sheikh Mohammad Ali. Laŭ la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, pli ol 90 instalaĵoj estis detruitaj aŭ damaĝitaj, inter kiuj sancentroj, akvoprovizejoj, lernejoj kaj butikoj.

Fajro estas konstanta danĝero en Koks Bazar, mencias The Daily Star memorigante, ke incendio jam mortigis almenaŭ 15 rifuĝintojn, inter kiuj 6 infanoj, kaj detruadis pli ol 9 000 ŝirmilojn en marto 2021. Inter januaro 2021 kaj decembro 2022, 222 incendioj estis listigitaj en la kampadejoj de Koks Bazar, inter kiuj 60 havas kriminalan originon, laŭ raporto de la bangladeŝa registaro publikigita en februaro, kaj citita de la BBC.

La Monda Nutraĵa Programo, kiu dependas de Unuiĝintaj Nacioj menciis, ke la porcioj destinitaj al rohinĝaj rifuĝantoj en Bangladeŝo estos reduktitaj ekde marto pro manko de mono. La monata monhelpo pasas de 12 al 10 dolaroj por ĉiu persono. En la kampadejoj de Bangladeŝo, « 45% el ĉiuj rohinĝaj familioj vivas per nesufiĉa nutraĵporcio », laŭ Tom Andrews, speciala raportanto de UN pri la situacio de Homaj rajtoj en Birmo.   

23/07/2022

« Genocido » de la Rohinĝoj : la Internacia Kortumo de Justico sin deklaras kompetenta

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/07/genocido-de-la-rohingoj-la-internacia-kortumo-de-justico-sin-deklaras-kompetenta.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }