Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 mars 2023 7 05 /03 /mars /2023 16:40
Vaggelis Kousioras / AP

05/03/2023

Dimanĉon 5an de marto en Grekio, 7 500 personoj manifestaciis antaŭ la Parlamento por esprimi sian koleron post fervoja akcidento, kiu kostis la vivon al 57 personoj fine de februaro. Inter brulboteloj kaj larmigaj gasoj, perfortaj alfrontiĝoj eksplodis inter manifestaciantoj kaj policistoj.  

En Grekio, dimanĉon 5an de marto, ĉirkaŭ 12 000 personoj, laŭ la polico, manifestis sian koleron en Ateno post la fervoja katastrofo, kiu okazigis 57 mortintojn la 28an de februaro. Imputita al homa eraro kaj fervojaj neglektoj, la akcidento estigis koleron de multaj personoj. Perfortaj alfrontiĝoj kontraŭstarigis policistojn al manifestaciantoj antaŭ la Parlamento.

En daŭro de kelkaj minutoj, la placo Syntagma, placego situanta antaŭ la Parlamento tiam malpleniĝis el la 12 000 manifestaciantoj, laŭ nova kalkulo de la polico, kiuj kolektiĝis iom pli frue por postuli klarigojn de la grekaj aŭtoritatoj, post tiu frontalfronta kolizio inter du trajnoj, kiuj cirkulis sur la sama fervojo.

 

Brulboteloj kaj larmigaj gasoj

Meze de la greka ĉefurbo, manifestaciantoj flamigis rubujojn kaj ĵetis brulbotelojn, kaj la polico rebatis per larmigaj gasoj kaj surdigaj grenadoj.

Laŭ la greka polico, « sep policistoj estis vunditaj kaj transportitaj al milita malsanulejo » de la ĉefurbo. « Kvin personoj, kiuj ĵetis marmoron, ŝtonojn, kaj brulbotelojn kontraŭ la policistoj estis arestitaj », precizigas komunikaĵo.

 

Profunda furiozeco »

Tiu dramo ŝokis la tutan landon, kaj plu estigas profundan furiozecon pro la neglektoj kaj la mankoj malkaŝitaj de tiu akcidento. La kadukeco de la fervoja reto, diversaj problemoj en la sistemoj de fervojsignalo kaj sekureco estis emfazitaj, dum la ĉefo de la stacidomo de Lariso, plej proksima urbo de la akcidento, agnoskis sian kulpecon.

« Ni spertas profundan furiozecon », eksplikis Michalis Hasiotis, prezidanto de la sindikato de la konto-ekspertizistoj, kiu kuniĝis kun la manifestacio. « Monavideco, manko de aranĝoj por la protektado de la pasaĝeroj, kondukis al la plej terura fervoja tragedio en nia lando », li aldonis.

Dimanĉon 5an de marto, Kyriakos Mitsotakis, la greka Ĉefministro siaflanke pardonpetis al la familioj de la viktimoj en solena deklaracio.    

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }