Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juillet 2022 6 23 /07 /juillet /2022 21:13

23/07/2022

La afero ĉe la Internacia Kortumo de Justico, kiu opozicias Gambion kontraŭ Birmo eniras novan etapon. 

Pasintan vendredon, la juĝistoj konfirmis sian kompetentecon por esplori la fundon de la dosiero. 

Banĝulo akuzas la militan ĥunton pri genocido kontraŭ la Islama Rohinĝa malplimulto.

De la komenco de tiu afero submetata al tiu Alta Kortumo de UN en novembro 2019, la birmaj aŭtoritatoj kontestas la kompetentecon de la Kortumo.

La juĝistoj do decidis kaj tute forpuŝis la argumentojn de Birmo per 15 voĉdonoj kontraŭ unu. Nur la ĉina juĝistino Hanqin Xue opiniis, ke Gambio ne estas rajtigita por pledi tiun aferon ĉe la Kortumo.

Ŝi konsideris, kiel asertis Birmo dum la pledoj pasintan februaron, ke Gambio ne suferas pri la konflikto, kiu opozicias la militan reĝimon al la Rohinĝoj. Laŭ Birmo, Gambio ne havas intereson en tiu afero, kaj la plendo devas do esti forpuŝita.

Tute ne, respondis plimultaj juĝistoj. La Ŝtatoj havas « komunan intereson, ke la genocido estu antaŭsciigita, subpremita kaj punita. »

Ili krome aldonis, ke Ŝtato ne estas devigata pruvi, ke la viktimoj de genocido estu ĝiaj propraj nacianoj.

La Kortumo povos nun esplori la fundon de la afero: la genocido kontraŭ la Rohinĝa komunumo, kies akuzito estas la birma potenco. La proceduro povus daŭri monatojn, eĉ jarojn.     

Atendante tion, komence de 2020, la Kortumo ordonis al la birma potenco, kaj ties armeo, ke ili antaŭgardu ĉiajn farojn de murdoj, obstakloj al naskiĝoj, aŭ detruado de Rohinĝaj civiluloj.

Sed la konflikto daŭras, kaj miliono da rifuĝintoj plu stagnas en koncentrejoj de la najbara Bangladeŝo.

18/09/2019

Birmo: 600 000 Rohinĝoj vivas sub konstanta minaco de genocido

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/birmo-600-000-rohingoj-vivas-sub-konstanta-minaco-de-genocido.html

04/12/2020

Nova formigro por la rohinĝaj rifuĝintoj, translokitaj al izolita insulo fare de Bangladeŝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/nova-formigro-por-la-rohingaj-rifugintoj-translokitaj-al-izolita-insulo-fare-de-bangladeso.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }