Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 janvier 2023 2 10 /01 /janvier /2023 22:33
Connie France Calderon Martel - Agencia Anadolu

10/01/2023

Unua bilanco mencias almenaŭ 17 mortintojn en Juliaca, sude de Peruo, dum alfrontiĝoj inter policistoj kaj manifestaciantoj, kiuj postulas foriron de Dina Boluarte, laŭ la Popoldefendanto.

« Ni konfirmis 17 mortintojn hodiaŭ en Puno dum alfrontiĝoj kun policistoj en la ĉirkaŭaĵoj de la flughaveno de Juliaca », en la Ajmara regiono de Puno, deklaris informfonto de la buroo de la mediacianto, kiu menciis ĉirkaŭ tridek vunditojn.

La viktimoj suferas vundojn per kugloj, deklaris respondeculo de la malsanulejo Carlos Monge de Juliaca, kien ili estis kondukitaj.

La alfrontiĝoj komencis, kiam la manifestaciantoj provis invadi la flughavenon de Juliaca, situantan ĉirkaŭ 1 300 kilometrojn for de Limo, en la regiono Puno. Sabaton, tiu flughaveno jam estis objekto de sturmprovo. « Hodiaŭ, pli ol 9 000 personoj proksimiĝis de la flughaveno, kaj ĉirkaŭ 2 000 inter ili perforte atakis la policon kaj la instalaĵojn, uzante improvizitajn armilojn », deklaris al la amaskomunikiloj la prezidanto de la perua Konsilio de la ministroj Alberto Otarola, elvokante « ekstreman situacion ».

 

« La popolo ne ŝatas vin ! »

« La policistoj pafis al ni », eksplikis manifestacianto. « Ni petas de S-ino Dina, ke ŝi demisiu. Ŝi komprenu, ke la popolo ne ŝatas ŝin ! »

« Tio, kio okazas estas masakro inter Peruanoj, mi petas kvieton, protektu vin », vigle deklaris la urbestro de Juliaca, Oscar Caceres, en alvoko transmetita al la loĝantaro sur la loka radio "La Decana".

Sume de 39 personoj mortis dum kontraŭregistaraj manifestacioj en daŭro de preskaŭ monato de protestoj en Peruo, la lando sinkas en gravan institucian kaj politikan krizon.

La manifestacioj postulas demision de Dina Boluarte, kiu regas la landon de post la eksigo en decembro de la socialisto Pedro Castillo.

Ili ankaŭ postulas novan Parlamenton, kaj tujan organizadon de baloto, jam plifruigita de 2028 al 2024.

La regiono de Puno, kiu havas landlimon kun Bolivio, estas la epicentro de la protestoj en la lando. Senlima striko daŭras de post la 4a de januaro.

Tie estas ankaŭ la deirpunkto de marŝado organizita de pluraj kolektivoj de civitanoj kaj kamparanoj, kies fino estas antaŭvidita en la ĉefurbo Limo proksimume de la 12a de januaro.              

17/12/2022

Ribeloj en Peruo : urĝa stato estas dekretita, turistoj estas blokitaj en Maĉupikĉuo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/ribeloj-en-peruo-urga-stato-estas-dekretita-turistoj-estas-blokitaj-en-macupikcuo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }