11/01/2022
La bataloj furiozas en Baĥmut, Donbaso, de post kiam la martira urbo fariĝis prioritato de la Rusoj por atingi la ŝlosilajn urbojn Kramatorsko kaj Slovjansko. Surloke, nur restas ĉirkaŭ dek mil loĝantoj.
La pejzaĝo estas apokalipsa, regule aŭdiĝas eksplodoj.
Post preskaŭ jaro da milito en Ukrainio, Oriente de la lando, la bataloj furiozas en Baĥmut: ĝia konkero fariĝis prioritato de Moskvo, ĉar tio ebligus al la rusiaj trupoj malfermi la vojojn al la ŝlosilaj urboj Kramatorsko kaj Slovjansko.
Malpli ol 10 000 loĝantoj plu ĉeestas en tiu ruinigita urbo de Donbaso, dum ĝi enkalkulis pli ol 73 000 en 2020. Multaj estas hodiaŭ nekapablaj fuĝi, aŭ ne deziras tion.
« Mi ne havas elekton: miaj gepatroj estas maljunaj kaj estas neimageble evakui ilin. Ni vivas tute izolitaj, kaj mia strato estas konstante bombadita. Ni scias nek kiu pafas, nek kial. Ni havas neniun informon ». - Igor
Kiam ili ne paŝas, la loĝantoj moviĝas per bicikloj meze de bombaj krateroj.
Anatoli, unu el la lastaj loĝantoj de la urbo, montras sian biciklon.
« Mi kaj la biciklo samaĝas: ĝi atingos 68 jarojn en februaro ! li mencias. Neniam ni spertis tion. Ni ne dormas, ni vivas sen hejtilo, sen legado, sed malgraŭ ĉio ĉi, mi ne intencas evakui: tiu urbo estas mia ».
Urbo, kiun Natalia kaj ŝia familio provis plurfoje forlasi sed sensukcese en Kramatorsko. « Nia filo mortis dum la atako de la stacidomo de Kramatorsko, naŭ monatojn antaŭen, ŝi vespiras. Tri monatojn poste, ni suferis akcidenton de veturilo, provante fuĝi… »
« Ni mirakle pluvivis kaj revenis hejmen. Ni pensis, ke tio estas fatalo, ke ni estas kondamnitaj restadi en Baĥmut. » - Natalia
Por forfuĝi la glacian malvarmon, la civiluloj amasiĝas en la centroj pri distribuado de humanitara helpo, unu el tiuj nomitaj « centroj de nevenkebleco », kie la loĝantoj havas aliron al elektro, hejtilo, Interreto, poŝtelefona sistemo kaj medikamentojn.
Inter ili, Ilana, 60-jara, instaliĝis apud ligno-hejtilo kaj ŝargas sian telefonon: « Kio estas plej malfacile elteneblaj estas la bombadoj, ŝi mencias. Tio estas psikologie malfacila, sed ĉi tie estas mia hejmo, estas mia koro. Mi ne volas foriri: miaj gepatroj estas enterigitaj en tiu urbo, kiel mi povus foriri de ĉi tie ?
La bataloj, kies intenseco duobliĝis, povus tamen instigi kelkajn rifuzantojn forlasi tiun inferon post kelkaj tagoj.
07/12/2022
Donbaso: En Baĥmut, la loĝantoj, decidemaj, eltenas senĉesajn bombadojn
04/07/2022
Milito en Ukrainio: denuncante la « nehumanan reĝimon » de Vladimir Putin, kelkaj rusianoj batalas kun Ukrainianoj