Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 décembre 2022 7 18 /12 /décembre /2022 15:54
Paolo Aguilar / EFE

17/12/2022

En Peruo, 18 personoj mortis en manifestacioj, post la eksigo de la prezidento Pedro Castillo. Konsekvence de la urĝa stato dekretita en la lando, centoj da turistoj estas blokitaj en la areo de la fama Maĉupikĉuo.

Centoj da peruanoj kolektiĝis por subteni sian prezidenton Pedro Castillo antaŭ lia detenloko de Limo, ĉefurbo de la lando.

La manifestacioj estas severe subpremitaj, 18 personoj jam mortis.

La politika krizo komenciĝis la 7an de decembro, kiam Pedro Castillo, prezidento de la radikala maldekstro, anoncis malfondon de la Parlamento dum parolado.

La dekstra opozicio denuncis puĉon, kaj Pedro Castillo estis eksigita, arestita kaj enkarcerigita pro morala senkapableco.

 

La urĝa stato estas dekretita en la tuta lando

De tiam, la manifestaciantoj postulas lian liberigon kaj malfondon de la Parlamento. La urĝa stato estas dekretita en la tuta lando.

La 7 000 eksterlandaj vojaĝantoj, kiuj vizitas Peruon frontas gravajn malfacilaĵojn por moviĝi, precipe en la turisma regiono de Maĉupikĉuo.

« Ĉiuj magazenoj estas fermitaj, la vojoj estas blokitaj, la busoj ne funkcias », mencias unu el du francinoj blokitaj en Kusko.

02/03/2021

Peruo: Alberto Fujimori aperas antaŭ la juĝistoj pro la truditaj steriligadoj de miloj da virinoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/peruo-alberto-fujimori-aperas-antau-la-jugistoj-pro-la-truditaj-steriligadoj-de-miloj-da-virinoj.html

20/11/2022

Peruo: indiĝenoj fronte al usonaj bankoj por alarmi pri la nafto-ekspluatado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/peruo-indigenoj-fronte-al-usonaj-bankoj-por-alarmi-pri-la-nafto-ekspluatado.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }