Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 janvier 2023 1 09 /01 /janvier /2023 17:08
TON MOLINA / AFP

09/01/2023

Dimanĉon 8an de januaro, defendantoj de la brazila eks-prezidento Jair Bolsonaro sturmis la Kongreson de Braziljo, la prezidentan palacon kaj la Altan Kortumon.

« Ni havas nun nian Kapitolon », tuj bedaŭris kronikisto de Folha de São Paulo.

Ĉi-dimanĉon 8an de januaro, preskaŭ du jarojn precize post la sturmo kontraŭ la usona Kapitolo fare de partizanoj de Donald Trump, la defendantoj de Jair Bolsonaro siaflanke atakis la brazilajn politikajn instituciojn.

Kvalifikitaj « teroristoj » fare de la ĵurnalo O Globo, la atakantoj, kiuj rifuzas akcepti la malvenkon de la ekstremdekstra eks-prezidento en la prezidenta elekto, sturmis la brazilan kongreson, la prezidentan palacon kaj la Altan Kortumon, kiujn ili detruis dum pluraj horoj, antaŭ ol esti delokitaj de policistoj.

Sur la videoj kompilitaj en tiu video (en la franca), oni ankaŭ povas vidi ilin ataki ĵurnalistojn kaj policistojn.

« Senkompetenteco kaj malbonvoleco »

Semajnon post la investituro de Luiz Inácio Lula da Silva, tiuj perfortegaj incidentoj anoncas tiklegan mandaton por la nova prezidento.

Rapide, tiu ĉi vigle kritikis « la senkompetentecon, la malbonvolecon kaj la senlojalecon de la personoj taskitaj pri la sekureco en la federala distrikto de Braziljo ». La brazilaj mediatoj diskonigas bildojn, kiuj montras kelkajn policistojn fotantajn kaj filmantajn la sturmadon, prefere ol provi kontraŭi ĝin.

En aliaj eltiraĵoj, kiuj figuras en la video, sturmanto filmas policiston de la Parlamento, kiu interparolas kun partizanoj de Bolsonaro, antaŭ ol aserti:

« Li ja petis eniri, mi akompanis lin ĝis la pordo, li diris "Mi estas tie por diri, ke mi stariĝas flanke de vi". Li etas flanke de la popolo. La afero estas finita ! »

Anderson Torres, respondeculo pri la publika sekureco en la Federala distrikto de Braziljo kaj eks-ministro de Bolsonaro estis eksigita kaj estos verŝajne arestita.

Ibaneis Rocha, guberniestro de la Federala Distrikto, kiu afiŝis sian subtenon al Bolsonaro dum la balotkampanjo, estis siaflanke maldungita dum 90 tagoj.  

El Usono, kien li ekziliĝis post sia malvenko, Jair Bolsonaro kontentiĝis kondamni, en serio de pepoj, la detruadon de publikaj konstruaĵoj. Li neas aliparte ĉian implikon en la sturmo:

 

 

01/12/2022

Usono – Atako kontraŭ la Kapitolo: la ĉefo de la ekstremdekstra milico "Oath Keepers" kulpigita pro « ribelinstigo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/usono-atako-kontrau-la-kapitolo-la-cefo-de-la-ekstremdekstra-milico-oath-keepers-kulpigita-pro-ribelinstigo.html

31/10/2022

Lula gajnis la baloton en Brazilo: Deklaracio de Survival International

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/lula-gajnis-la-baloton-en-brazilo-deklaracio-de-survival-international.html

30/09/2022

Brazilo: timo de « lavango de akuzoj pri fraŭdo » post la prezidenta baloto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/brazilo-timo-de-lavango-de-akuzoj-pri-fraudo-post-la-prezidenta-baloto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }