10/09/2024
Tiu proceso kontraŭ Belgio estas kondukita de kvin mestizaj virinoj naskiĝintaj de miksgeedziĝo, kiuj estis forprenitaj de ilia familio kaj metitaj en institutojn. Ili akuzas Belgion pri krimo kontraŭ la homaro.
Laŭ la belgaj aŭtoritatoj, ili estus inter 14 000 kaj 20 000 en tiu situacio. Malgraŭ ilia konsiderinda nombro, ilia sorto estis longtempe ignorata. Dum unua instanco, la juĝistoj forpuŝis la peton defenditan de la kvin plendantinoj hodiaŭ pli ol 70-jaraj, nome de la mestizoj. Ili apelaciis kaj nova proceso do okazos.
Dum unua instanco, la tribunalo malpravigis la kvin plendantinojn, ĉar « neniu povas esti punita pro krimo, kiu ne ekzistis ĉe la momento de la riproĉitaj faktoj ». La tribunalo konkludis, ke la belga Ŝtato ne estu hodiaŭ punita pro akuzo de krimo kontraŭ la homaro pro la fakto, ke tiam tia kvalifiko ne ekzistis.
La plendo temis pri la periodo 1948-1961 kaj koncernas la tutan politikon pri instalado de mestizaj infanoj en religiajn instituciojn. Tiuj institutoj estis administrataj de la Kleriko, sed fakte rezultis de rasa politiko dezirata de la kolonia administrado.
Tiam, la kolonianto asertis, ke temas eduki ilin el « eŭropa maniero » por krei kaston de Kongolanoj favoraj al la kolonia reĝimo. Sed fakte, vera intenca politiko konsistis en forkapto de tiuj infanoj el sia patrino (eĉ se ilia patro ne agnoskis ilin) kaj por iel senvidebligi ilin, ĉar ilia ekzistado mem malvalidigis la kolonian ordon. Tiuj infanoj estis marĝenigitaj samtempe de la afrika socio kaj de la kolonia socio.
La advokatoj de la plendantinoj pledos en apelacio, ke jam tiam temis en realo pri krimo kontraŭ la homaro – kaj ke necesas apliki al la kolonia post-milita politiko la samajn principojn, ke la Nuremberga proceso uzis pri la nazia reĝimo koncerne la krimojn kontraŭ la homaro.
15/10/2021
Mestizoj de Kongo : « La belga Ŝtato ne kuraĝis konduki la procezon ĝisfine », pledas la advokatino de la petantinoj