Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2021 5 10 /09 /septembre /2021 16:27

10/09/2021

Bildo : la kaŝabortigo estas la kvara kaŭzo de patrina morto en Meksiko.

La meksika Ĉefkortumo publikigis novan juĝon, kiu ebligos al la virinoj aliri al abortigo post decido de juĝisto.

Ĵaŭdon, la meksika Ĉefkortumo deklaris kontraŭ-konstitucia leĝon, kiu asimilas abortigon kun murdo konsiderante, ke la vivo kreiĝas ekde la koncepto.

Tio okazas du tagojn post simila juĝo, kiu malfermis la vojon al nacia jurisprudenco.

Pasintan mardon, en historia decido, la kortumo juĝis kontraŭ-konstitucia la artikolojn de la punkodo de la Ŝtato Coahuila, norde de la lando, kiu punas ĝis tri jaroj da enkarcerigo la virinojn, kiuj abortigas.

Ĵaŭdon, la plej alta jurisdikcio de la lando ekzamenis alian artikolon de la leĝo en la Ŝtato Sinaloa, nord-okcidente de Meksiko.     

« Nek loka parlamento, nek tiu plena asembleo respondecas determini, kiam komenciĝas la homa vivo, ĉefe en foresto de scienca interkonsento », deklaris la juĝisto Alfred Gutierrez Ortiz Mena, eks-ministro, kiu ellaboris la tiuteman leĝprojekton.

 

« Protekti la vivon ekde ĝia koncepto »          

En 2007, dum Meksiko laŭleĝigis abortigon antaŭ la fino de la 12-a semajno de gravedeco, la leĝofarantoj de almenaŭ 10 el la 32 Ŝtatoj de la lando voĉdonis male leĝajn aranĝojn, kiuj devigas la aŭtoritatojn « protekti la vivon ekde ĝia koncepto ».

Meksiko estas federala lando, kie la Ŝtatoj estas memstaraj en la adopto de siaj leĝoj, sed tiuj ĉi povas esti malvalidigitaj per apelacio, kiam ili malobservas decidojn de la Ĉefkortumo, kiuj jurisprudencas, kiel tiu de mardo.

Tiu decido ebligos al la virinoj, kiuj vivas en Ŝtatoj, kie abortigo estas kriminaligita havi aliron al abortigo post decido de la juĝisto.

En Latin-Ameriko, abortigo estas laŭleĝa en Urugvajo, Kubo, kaj Argentino. Ĝi estas tute malpermesata en Salvadoro, Honduro, Nikaragvo, en Dominika Respubliko kaj Haitio.

La Ĉefkortumo de Meksiko anoncis, ke ĝi ankaŭ kreis senpagajn servojn pri konsilo kaj defendo por la virinoj, kiuj riskas kondamnon pro abortigo.            

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }