Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2021 5 10 /09 /septembre /2021 21:00

10/09/2021

La vojo al Kabulo - Serge HALIMI

OKCIDENTA armeo ne venkeblas. Ĝia malvenko estas nepre kaŭzita de politikistoj sen vertebro kaj de lokaj helpfortoj, kiuj forkuras sen batali. De pli ol jarcento, tiu mito de ponardo en la dorson nutris la remaĉadojn de la batalemaj fanfaronuloj kaj ilian deziron de venĝo. Forviŝi ofendon signifas prepari la sekvan alfrontiĝon. Por forviŝi la “vjetnam-simptomaron kaj antaŭ ĉio la traŭmaton de la atenco, kiu mortigis 241 usonajn soldatojn en Bejruto, la 23-an de Oktobro 1983, la prezidanto Ronald (...)

https://eo.mondediplo.com/article2949.html

 

Diplomatia aktiveco de Teherano ĝis Pekino - Georges LEFEUVRE

Pakistano, Barato, Irano, Ĉinujo, Ruslando … kiuj kelkfoje havas malsamajn interesojn, ĉiuj agadas por starigo de registaro de nacia unueco. “Se iu diras la veron, donu al li ĉevalon, li bezonos ĝin por fuĝi”, diras afgana proverbo. Kiam la usona prezidanto Joseph Biden anoncis, la 14-an de Aprilo 2021, la retiriĝon de ĉiuj usonaj trupoj el Afganujo, li uzis tonon iomete ĉagrenitan parolante pri la interkonsento de Dohao, subskribita en Februaro de 2020 : “Tio certe ne estas tio, kion mi mem estus (...)

https://eo.mondediplo.com/article2955.html

 

"La vero tre malofte bonvenas" - la REDAKTEJO

La 9-an kaj 10-an de Decembro 2019, la Washington Post publikigis pli ol du mil paĝojn da notoj kaj da interparoladoj de la oficejo de la Speciala Ĝenerala Inspektisto por Rekonstruo de Afganujo (Sigur) kun rektaj agantoj de la konflikto. Tiuj ĉi “Afghanistan Papers” levas la vualon sur la mensogoj de la gvidantoj kaj de la usonaj militistoj Donald Rumsfeld, usona ministro pri defendo inter 2001 kaj 2006 : “Mi eble estas senpacienca. Fakte, mi estas iomete senpacienca. Ni neniam sukcesos eligi (...)

https://eo.mondediplo.com/article2953.html

 

Kiel la talibanoj venkis - Adam BACZKO , Gilles DORRONSORO

En Kabulo, atencoj konfesitaj de la Organizaĵo de Islama Ŝtato (OIŜ) mortigis, la 26-an de la ĵusa Aŭgusto, centon da homoj, inter ili usonajn soldatojn kaj talibanajn batalantojn. Ekde sia enpotencigo en lalando, tiuj ĉi siavice montriĝs atakeblaj de la islamista teroro. Kaj la okcidenta interveno en Afganujo finiĝas en ĥaoso, kio skuas la krediton de Usono. Ĉar restas la demando : kiel la talibanoj, kiujn malestimaj komentistoj kvilifikis “nudpieduloj sur motorcikleto”, povis venki ? EN konflikto (...)

https://eo.mondediplo.com/article2954.html

 

Ĉu survoje al fino de la senfinaj militoj ? Tamen ĉio estis skribita - Martine BULARD

La samtempaj bildoj de civiluloj, kiuj kroĉiĝis al usonaj aviadiloj por forlasi Kabulon, kaj de talibanoj instaliĝintaj en la prezidantan oficejon, restos kiel simboloj de milito ne gajnebla. Francujo, aganta en la sahela zono en simila entrepreno, devus de tio tiri la instruojn. (vidu la artikolon de Marc-Antoine Pérouse de Montclos : Kaj dume, Francujo enŝlimiĝas en Sahelo (aperonta meze de Septembro). La afganaj ribeluloj enpotenciĝis fine de fulma kampanjo, ĉar ili sciis enradikiĝi en la (...)

https://eo.mondediplo.com/article2951.html 

https://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }