09/09/2021
La brita ministro pri Internaj aferoj, Priti Patel, aprobis novan strategion pri retropuŝo al Francio de la boatoj de migrantoj, kiuj trapasas la Manikon por atingi Unuiĝintan Reĝlandon, menciis Ĵaŭdon pluraj britaj ĵurnaloj. Tiu praktiko estis firme repuŝita de Parizo.
Laŭ tiuj ĵurnaloj, la brita landlima polico (Border Force) estas trejnitaj al novaj metodoj, kiuj ebligas retropuŝi tiujn boatojn antaŭ sia atingo suden de Britio, dum rekordaj alfluoj estis konstatitaj tiujn lastajn monatojn.
La ĵurnalo The Times precizigas la peton de S-ino Patel, ke estu reverkita tiusence la interpretado de la internacia marjuro fare de Unuiĝinta Reĝlando. Tiu strategio, kiu ricevis la aprobon de la Ĉefministro Boris Johnson, ŝajne estos uzata nur dum « tre limigitaj cirkonstancoj » laŭ The Telegraph, koncerne la plej grandajn boatojn, kaj kiam la situacio estas konsiderata sekure.
Post « konstruigaj diskutoj » kun sia franca samrangulo Gérald Darmanin merkredon en Londono, ŝi menciis en Tvitero, ke ŝi volas akiri « rezultojn », kaj ke la ĉesigo de la trapasadoj estu « absoluta prioritato ».
Sed la letero adresita al la brita ministrino, datita de lundo, S° Darmanin avertis, ke la retropuŝo al maro « riskus havi negativan efikon al nia kooperado ».
« En maro, la protektado de la homa vivo superas la konsiderojn pri nacio, statuso kaj migradpolitiko, en la strikta respekto de la internacia mara juro, kiu organizas la serĉadon kaj savadon en maro », li insistis.
Londono, kiu faris de la striktigo de la lukto kontraŭ migrado prioritaton, volas igi nepraktikeblaj tiujn danĝerajn marveturadojn, kaj premas de antaŭlonge, ke Francio altigu siajn klopodojn por malhelpi ilin.
Nova ondo de migrantoj, kiuj trapasas la Manikon estis observataj tiujn lastajn tagojn, faciligita de la favora vetero.
Lundon, 785 migrantoj alvenis kontraŭleĝe en Unuiĝintan Reĝlandon, post rekordo de 828 en sola tago dum Aŭgusto, sume 13 000 de post la jarkomenciĝo, laŭ la novaĵagentejo PA.
En sia letero, Gérald Darmanin forpuŝis la britan proponon krei « komunan centron de ordono » de la francaj kaj britaj fortoj, juĝante ĝin male al la franca suvereneco kaj neutila, ĉar la surloka kunordigado jam estas « bona kaj efika ».
Li substrekis, ke la altiĝo de la nombro de migrantoj, kiuj atingas Unuiĝintan Reĝlandon eksplikiĝas ĉefe per la uzado de plej grandaj boatoj fare de la trapasigistoj.
La kontraŭleĝa krueleco de Unuiĝinta Reĝlando en la Maniko
La retropuŝoj proponitaj montras malestinon por la vivo kaj la sekureco en la maro (en la angla)
https://www.hrw.org/news/2021/09/10/uks-unlawful-cruelty-english-channel
18/09/2020
Kalezo: Malpermeso de distribuado de nutraĵoj al la migrantoj: la asocioj plendas ĉe tribunalo
12/09/2019
Pli kaj pli da migrantoj provas transpasi la Manikon, pro timo de la briteliro
01/04/2019
Francio: migrantaj neplenaĝuloj malsatstrikas en Kalezo