08/09/2021
En Meksiko, malhelpi virinon abortigi estis deklarita kontraŭ-konstitucia fare de la Ĉefkortumo.
Mardon, dum unuanima baloto, la kortumo juĝis, ke la kriminaligo de abortigo ne konformas kun la konstitucio de la lando. Tiu decido ebligos al ĉiuj meksikaninoj aliri al medicina abortigo kaj tiuj, kiuj estis enkarcerigitaj pro abortigo estos liberigitaj.
Ĝi estis kvalifikita « historia » de la defendantoj de la rajtoj en tiu konservativa kaj tre katolika lando de Latin-Ameriko.
Ne-medicina abortigo estas la kvara kaŭzo de patrina morto en Meksiko, laŭ la Informa grupo pri reproduktiva elekto (IGRE).
Antaŭ la anonco de la decido, la meksika prezidento Andres Manuel Lopez Obrador ignoris la demandojn pri la temo dum la ĉiutaga gazetkunveno.
Li deklaris, ke estus malsaĝe « subteni iun aŭ alian parton », ĉar temas pri « debatita demando ». Plej bone la Ĉefkortumo solvu ĝin.
Meksiko estas federala lando, kie la Ŝtatoj estas memstaraj koncerne la adopton de siaj leĝoj, sed tiuj ĉi povas esti senvalidigitaj pere de apelacio, kiam ili malobservas decidojn de la Ĉefkortumo, kiuj jurisprudencas, kiel tiu de pasintmarde.
Meksikurbo malkriminaligis abortigon ĝis 12 semajnoj da gravedeco en 2007, kaj estas senpage praktikita en la klinikoj de la urbo, kie ajn estu la vivlokoj de la virinoj.
Ankaŭ aliaj Ŝtatoj : Oaxaca, Veracruz kaj Hidalgo malkriminaligis abortigon ĝis 12 semajnoj da gravedeco.
/image%2F0553642%2F20210910%2Fob_3a2ffe_meksiko-1.jpg)
https://fr.euronews.com/2021/09/08/droit-a-l-avortement-une-decision-historique-pour-les-mexicaines
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=qE5T0kSu_zg
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=UU33GsSsTTQ
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=YXiqV2CTgdM
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=OiEC7uugyJs
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=qE5T0kSu_zg
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=5Z7j3O7y4Kk
/image%2F0553642%2F20210908%2Fob_70503e_image-0553642-20210901-ob-1b1d99-abort.jpg)
/image%2F0553642%2F20210908%2Fob_92cdb5_image-0553642-20201230-ob-5f9e58-argen.jpg)