Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 juillet 2021 1 12 /07 /juillet /2021 21:23

12/07/2021

Tiujn lastajn semajnojn, dum la pacifika regiono atingis rekordajn temperaturojn, nova studaĵo en Kanado malkaŝas la efikon de la ondo de varmo kontraŭ la marfaŭno : almenaŭ 1 miliardo da maraj estaĵoj (inter kiuj ruditapoj, mituloj, pateloj kaj marsteloj) mortis sur la marbordo de Vankuvero pro la varmo. 

Tamen, laŭ la profesoro Christopher Harley, kiu laboras ĉe la Universitato de Brita Kolombio, tiu nombro verŝajne estas multe pli alta.

Harley taksas la nombron de viktimoj ĝis ĉirkaŭ 1 miliardo. Li kalkulis la nombron de maraj estaĵoj ĉefe mituloj en aparta loko, kiu laŭ li reprezentas tutan plaĝon. 

« Temas pri antaŭ-taksado bazita sur ĝustaj datumoj, sed mi honeste timas, ke tio estas grava sub-taksado », deklaris Harley al NPR elde plaĝo de Brita Kolombio, kie li daŭre enketas pri la viktimoj de la lasta ondo de varmo.

Kvankam estintece varmaj ondoj jam atakis marfaŭnon, Harley deklaris, ke la temperaturoj, kiuj atingis 49°C pasintan semajnfinon nord-okcidente de Pacifiko, estas « aparte maloftaj ». Sed pro la klimata ŝanĝiĝo, similaj ondoj da varmo povus okazi ĉiujn kvin aŭ dek jarojn.

Laŭ la biologiistoj, la mituloj, kiuj mortas tiel amase efikos kontraŭ la mara kaj tera faŭno.

« La plej freneza estas, ke tio estas nur la pinto de la glacimonto »,  deklaris Malin Pinksy. « Ni povas vidi la mitulojn, ĉar ili estas sur la bordoj, sed plej ofte, la oceanoj estas malproksime de niaj okuloj, ekster nia spirito. Ni verŝajne ekscios la amplekson de tio, kio okazas post multe da tempo ».           

« La mituloj estas baza nutrado, ĉar granda parto de la ekosistemo dependas de ĝi. Perdi benkojn de mituloj do estas kiel perdi ĉiujn apartamentojn de la konstruaĵoj de urbo-centro », deklaris Harley.

Tio estas katastrofo ankaŭ por la bestoj, kiuj utilas kiel nutraĵoj al la mituloj kaj ruditapoj, kiel la planktono, kaj por la pli grandaj bestoj, kiuj nutras sin per krustuloj, kiel la birdoj.    

01/07/2021

Norda Ameriko alfrontas « danĝeran » ondon de varmo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/norda-ameriko-alfrontas-dangeran-ondon-de-varmo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }