Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juillet 2021 7 11 /07 /juillet /2021 21:24

11/07/2021

Hodiaŭ estas memortago en Bosnio kaj Hercegovino : antaŭ 26 jaroj, la 11an de julio 1995, komenciĝis la masakro de Srebrenico, la plej terura de post la Dua Mondmilito.

Antaŭ 26 jaroj, la 11an de julio 1995, la enklavo de Srebrenico estis konkerita de la serbaj fortoj de Bosnio.

Tiam komenciĝis la plej granda masakro de civiluloj de post la Dua Mondmilito : 8 000 viroj kaj adoleskantoj bosnaj, islamaj, estis arestitaj kaj ekzekutitaj antaŭ ol esti enterigitaj en komunaj fosaĵoj.  

Hodiaŭ, plu daŭras la longa laboro pri identigo de la viktimoj. 

Temas pri atribuo de nomoj al la kadavroj kaj enterigi ilin digne en la dediĉita memorigejo en Potocari, apud Srebrenico.

Halilovic Rahima enterigas ĉi-dimanĉon la restaĵojn de sia nevo.

« Kiam Srebrenico falis, ŝi rakontas, mia nevo provis fuĝi kun sia frato kaj mia edzo. – ili neniam revenis. Ni retrovis la kadavron de mia edzo. Nun, tiu de mia nevo. Sed ni ne ankoraŭ retrovis lian fraton ».

 

« Mi silentis dum 26 jaroj »

En julio 1995, Devla Ajsic estis 21-jara. La serbaj fortoj de Bosnio arestis ŝin, kondukis ŝin al tio, kio estis tiam la kazerno de la trupoj de Unuiĝintaj Nacioj. Kaj ŝi estis plurfoje seksperfortita.

Aliaj virinoj suferis la saman sorton.

« Mi silentis dum 26 jaroj, rakontas Devla. Dum tiu tuta tempo, mi suferis silente. Mi konis neniun por konfidi, neniun por dividi mian doloron. – Tre dolorigas min reveni ĉi tien, sed mi devis eksterigi tion, kio staras en mi. Mi ne plu povis konservi ĉion ĉi en mia korpo ».

 

La sorto de la genocidintoj

La generalo Ratko Mladic, kiu komandis la serbajn fortojn de Serbio, estis kondamnita je porĉiama malliberejo.

Radovan Karadzic, politika ĉefo de la Serboj de Bosnio, ricevis saman punon.

La internacia justico kulpigis ilin pri genocido en Srebrenico.       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }