Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2021 4 01 /07 /juillet /2021 21:18

01/07/2021

En Kanado ekzemple, rekordo datiĝanta de antaŭ 84 jaroj estis superita pasintan dimanĉon. La urbo Lytton en Brita Kolombio spertis temperaturon ĝis 46,6°C, t.e plia 1,6°C kompare kun la antaŭa rekordo datiĝanta de 1937. malpli ol 24 horojn poste, Lytton denove superis tiun rekordon, kaj atingis 47,9°C pasintan lundon.

La Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM), kiu aliĝas al la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj, maltrankviliĝas pro la ondo de varmo, kiu falas nun sur la okcidenton de Kanado kaj la nordon de Usono, kun temperaturoj, kiuj superas kelkfoje 45°C kaj historiajn rekordojn de varmo en pluraj lokoj. 

Temas pri « ondo de varmo escepta kaj danĝera », kiu tuŝas regionojn, en kiuj kutime ĉeestas malvarmeta temperaturo, laŭ la MOM. Ĝi avertas, ke la temperaturoj riskas atingi dumtage ĝis 45°C dum kvin tagoj aŭ pli, kun noktoj ekstreme varmaj.  

En Kanado ekzemple, rekordo datiĝante de antaŭ 84 jaroj estis superita pasintan dimanĉon. La urbo Lytton, en Brita Kolombio spertis temperaturon ĝis 46,6°C, t.e plia 1,6°C kompare kun la antaŭa rekordo datiĝanta de 1937. Malpli ol 24 horojn poste, Lytton denove superis tiun rekordon, kaj atingis 47,9°C pasintan lundon, precizigis la MOM en komunikaĵo.

https://www.youtube.com/watch?v=G4zRkwTD85s

En la malvarmaj regionoj, ankaŭ Jukonio kaj la Teritorioj de Norda Okcidento spertis siajn plej altajn temperaturojn neniam registritajn, ne nur en junio, sed dum la tuta jaro.

La altiĝoj de temperaturoj vere komenciĝis vendredon kaj atingos sian kulminon komence de la semajno koncerne la marbordon kaj meze de la semajno koncerne Britan Kolombion, poste la varmo moviĝos orienten en Alberto.    

« La noktaj temperaturoj estas pli altaj ol la averaĝaj dumtagaj temperaturoj de la fino de junio, kio estas tre maltrankviliga. La homoj frekventas la bibliotekojn kaj la vendejarojn por trovi kelkajn horojn da klimatizita aero », emfazis Armel Castellan, meteologisto de Medio-Kanado, citita de la komunikaĵo de la MOM.    

Sur la okcidenta marbordo de Usono, Seatlo starigis novan rekordon kun 40°C dimanĉon kaj superis ĝin lundon kun 41,7°C. Iom pli suden, la urbo Portlando superis rekordon du fojojn : 42°C sabaton kaj 44,4°C dimanĉon.

Aliloke en la mondo, aliaj partoj de la norda hemisfero jam spertas esceptajn kondiĉojn similajn al komenciĝo de varma somero, kiuj vastiĝas de Norda Afriko ĝis la araba duoninsulo, al Orienta Eŭropo, Irano kaj nord-okcidente de la hinda kontinento, mencias la UN-agentejo. Ĝi notas, ke la maksimumaj ĉiutagaj temperaturoj superas 45°C en pluraj lokoj kaj eĉ atingas 50°C en Saharo.          

23/06/2021

Antaŭ-raporto pri la klimato : laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la homaro suferos plej malfrue post tridek jaroj, pri kataklismaj klimataj konsekvencoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/antau-raporto-pri-la-klimato-lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-homaro-suferos-plej-malfrue-post-tridek-ja

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }