06/06/2021
La klimata varmiĝo kaŭzas degelon de la glacioj, inkluzive tiuj de Gronlando. Hidrargo liberiĝas kaj povus kaŭzi gravajn konsekvencojn al la medio kaj la homa sano.
La glacitavolo de Gronlando estas la dua plej granda amaso de glacio post Antarkto. Studaĵo kondukita de Jon Hawkings kaj ties skipo sud-okcidente de la glaciĉapo malkaŝas, ke la riveroj kaj la fjordoj naskiĝintaj de la fandiĝo de la glaĉero prezentas rekordajn koncentriĝojn de hidrargo, ĉirkaŭ dekoble pli altaj ol normala kvanto. Tiu kvanto similas tiun de la plej poluataj riveroj en la mondo, kvankam en Gronlando, hidrargo ŝajne havas naturan originon. Efektive, la hidrargo povas deveni de vulkanaj emisioj aŭ nature troviĝi en certaj rokoj. La rezultoj sugestas ĉeeston de geologia fonto de hidrargo funde de la glaciĉapo.
Kial ni maltrankviliĝu ?
Ĉar ĝi estas toksa elemento, la grava koncentriĝo je hidrargo prezentas danĝeron por la ekosistemoj, sed ankaŭ por la indiĝenaj komunumoj, kiuj vivtenas sin per maraj resursoj. Plie, la fiŝkaptado, interalie de hipoglosoj kaj moruoj, estas la unuaranga industrio en Gronlando, kaj la infektado de la akvoj povus estigi tutmondan problemon pro la konsumado interalie de marfruktoj. Trosubmetiĝo al hidrargo havas gravan implicon al medio kaj homa sano. Aliparte, la socio-ekonomia kosto estas taksita je pli ol kvin miliardoj da dolaroj jare.
Tiujn lastajn jarojn, la toksado per hidrargo pligraviĝis pro la homa poluado. La fandiĝo de la glacioj pliigos ĝiajn kvantojn alvale de la glaĉero, des pli ke la atmosferaj cirkuloj tendencas forporti la hidrargon al nordaj altitudoj. Urĝas eltrovi strategion por mastrumi tiun riskon de submetiĝo al hidrargo.
22/08/2020
Rekorda fandiĝo de la glaciĉapo en 2019, tragedio por la estonteco