/image%2F0553642%2F20210605%2Fob_35d314_zvjftdpvm5nipa7urthqmaszby.jpg)
05/06/2021
En Unuiĝinta Reĝlando, de post vendredo 4a de junio, advokatoj kaj spertuloj provas klarigi la aferon koncerne la traktadon suferitan de la Ujguroj fare de Ĉinio. La pridemandoj celas konkludi, ĉu la lando kulpas pri krimoj kontraŭ la homaro kaj genocido.
Neoficiala tribunalo komencis siajn esplorojn en Londono (Unuiĝinta Reĝlando) vendredon 4an de junio. Ĝi estas taskita kolekti atestojn pri la traktado de Ujguroj en Ĉinio. Naŭ advokatoj kaj spertuloj aŭskultis unuan atestantinon, eks-instruistinon pri mandarena lingvo detenitan en kampo. Ŝia atesto estis terura. « La gardistoj traktis la malliberulojn kiel hundojn. Ili rampigis ilin », konfidis Oelbinur Sidik. Tia serio de pridemandoj estas esencaj laŭ la partoprenintoj. Laŭ la prezidento de la tribunalo, Sir Geoffrey Nice, « Sendube la asertoj, kiuj akuzas Ĉinion estos kontestitaj ĉe la Internacia Punkortumo, pro tio tiu tribunalo fakte estis kreita ».
Tiuj konkludoj ne havas leĝan valoron
La Islama Ujgura komunumo ĉefe vivas en Ŝjinĝjiango, memstara regiono. Ĝi denuncas kulturan genocidon, trudlaboron, forkaptojn kaj steriligadon. La ĉina registaro neas : « Tiu tribunalo estas nek laŭleĝa nek kredinda. Ĝi estas kontraŭ-ĉina farso ». La raporto de la tribunalo pri Ujguroj estas atendita en decembro. Ĝi ne havos leĝan valoron, sed ties partoprenintoj volas atentigi la mondajn potencojn, ke ili agadu kontraŭ Pekino.