Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 août 2020 6 22 /08 /août /2020 15:48

22/08/2020

532 miliardoj da tunoj, t.e la enhavo de ses olimpikaj naĝejoj ĉiu sekundo: tio reprezentas la fandiĝo de la glaciĉapo en 2019, nova rekordo por tiu teritorio tuŝata de la klimata varmiĝo. La insulo Gronlando varmiĝas duoble pli rapide ol la cetero de la planedo.

«Estas maltrankvilige, ke rekordoj de amasaj perdoj en Gronlando sin sekvas jaron post jaro», eksplikas la aŭtoro de la studaĵo, Ingo Sasgen, glaciologo en la "centro Helmholtze pri esplorado polusa kaj mara". «En 2012, kiam ni spektis la lastan grandan fandiĝon, ŝajnis, ke tio estis ia unika evento, kiu ne reaperos post longa tempo. Kaj nun, nur sep jarojn poste, en 2019, ni spertis atmosferajn kondiĉojn, kiuj denove kaŭzis saman amasan fandiĝon».

La varmiĝo, kion ni jam konstatas en Arkto estas tro grava, por ke la glaciĉapo rekonsistiĝu.  

Sed la plej grava estas, ke la senrimeda fandiĝo de la gronlanda glaciejo plu daŭros, eĉ se la klimata varmiĝo haltus hodiaŭ, ĉar la neĝpluvoj ne plu kompensas la perdojn. Ankaŭ la malmulta volumo de neĝo estas konsekvenco de la klimata varmiĝo.

«La varmiĝo, kion ni jam konstatas en Arkto estas tro grava, por ke la glaciĉapo rekonsistiĝu», aldonas Ingo Sasgen.               

«La altigo de 1,5 celsiaj gradoj kompare kun la antaŭindustria periodo estas grava. Kaj pro tio la glacio plu fandiĝas. De post 1997, ni ne spertis jaron de rekonsistiĝo de la glacio».

La fandiĝo havas kiel konsekvencon altiĝon de la marnivelo, kiu jam atingis 15 centimetrojn dum la 20a jarcento. Post 30 jaroj, pli ol unu homo el sep vivos en riska zono, vundebligita de la altiĝo de la marnivelo kaj la klimata perturbo. 

18/07/2019

Rekordo de varmo ĝis 21 celsiaj gradoj estas registrita apud la Norda poluso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/rekordo-de-varmo-gis-21-celsiaj-gradoj-estas-registrita-apud-la-norda-poluso.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }