Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juin 2021 1 07 /06 /juin /2021 21:34
APF Foto : Erhan Demirtas

07/06/2021

En Turkio, la plimultiĝo de muko je vegetala origino ĉe la surfaco de la akvoj blokas la sunlumon kaj senigas je oksigeno la submarajn faŭnon kaj flaŭron. Laŭ la spertuloj, la poluado kaj la klimata varmiĝo rekte kulpas pri tio.

Poluado plus klimata varmiĝo naskas « marmukon ». Tiu kromnomo estas uzata por nomi la mucilagojn, kiuj invadas de pluraj semajnoj la nord-okcidentajn marbordojn de Turkio. Tiu glua, viskoza kaj malbondora materialo maltrankviligas la fiŝkaptistojn kaj la medidefendantojn.  

Printempe, la vegetalaj organismoj, kiuj vivas en suspensio en la akvo povas ŝveli kaj plimultiĝi el nekontrolata maniero, kiel videblas en ĉi tiu video. Ili akumuliĝas ĉe la surfaco de la akvo, blokas la sunradiojn, kio kaŭzas malriĉigon je oksigeno por la fiŝoj kaj la tuta marvivo.

 

Kiel « drapo » ĉe la surfaco de la maro 

« Ĉu vi konas la konsekvencojn por la krustuloj ? Tio malhelpas ilin refermiĝi. […] La marhelikoj mortas, ankaŭ la fiŝoj, ĉar ili ne plu kapablas spiri », ekkrias fiŝkaptisto, Mahsum Daga. Ne unuafoje la Marmora maro spertas tiujn tavolojn de mucilagoj. En ĝia artikolo, la brita ĵurnalo The Guardian memorigas, ke similaj faktoj estis jam spertitaj en 2007, sed tiuj tavoloj neniam estis tiomgrade invadaj.             

« La "marmuko" devenas de ia superabundo de nutraĵoj por la algo (je origino de la substanco) : tiu ĉi sin nutras de la klimata ŝanĝiĝo kaj de la poluado de la akvo, kiu intensiĝas de antaŭ kvardek jaroj », eksplikas Muharrem Balci, profesoro pri biologio ĉe la universitato de Istanbulo.

Vera venenaĵo por la moluskoj kaj la krustuloj, la « mucilagoj kovras la surfacon de la maro kiel drapo. Post kelka tempo, tiu ĉi enprofundiĝas en la akvon kaj tegas la maran ekosistemon », aldonas la profesoro precizigante, ke « odoro de putrita ovo » riskas aperi, se urĝaj aranĝoj ne estas deciditaj.             

Por dreni la viskozajn substancojn, la turkaj aŭtoritatoj deplojadis trolŝipojn. Sed laŭ la spertuloj, tiuj aranĝoj ne sufiĉas. « Necesus, ke la marbordaj urboj kunordigu siajn agojn, tiel ke la substancoj ellasitaj en la maron estu pli bone traktitaj », konkludas Muharrem Balci.

14/10/2020

La naturaj katastrofoj duobliĝis en daŭro de 20 jaroj pro la klimata varmiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/la-naturaj-katastrofoj-duobligis-en-dauro-de-20-jaroj-pro-la-klimata-varmigo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }