Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mars 2021 2 02 /03 /mars /2021 22:22

02/03/2021

La eks-prezidento Alberto Fujimori kaj tri el siaj ministroj estas akuzataj, ke ili steriligis pli ol 300 000 virinojn, plejparte sen ilia konsento inter 1996 kaj 2000. Post multaj prokrastoj, la unua aŭdienco finfine okazis hieraŭ.

De antaŭ pli ol 20 jaroj, la viktimoj atendas tiun proceson. Esperanza estas unu el ili. En 1996, tiu Peruanino ĵus akuŝis de sia dua infano, kiam kuracistoj alvenis en ŝia hejmo: «Ili devige forkondukis min en ambulanco. Kaj mi ne estis sola, pluraj virinoj estis amasigitaj kiel bestoj. Ili forkondukis nin al malsanulejo, poste en operaciejo. Poste, nenion plu mi memoras». 

Same kiel ŝi, pli ol 300 000 virinoj estis steriligitaj, ofte perforte, kaj en nesekuraj sanitaraj kondiĉoj. Kelkaj mortis, la aliaj plu suferas hodiaŭ pri postsekvoj. Plejparte devenis de malriĉaj medioj, parolis la keĉuan lingvon kaj vivis en kamparaj zonoj. Ili estis viktimoj de la politiko de familia planado, starigita en la 90aj jaroj fare de la prezidento Alberto Fujimori, nome de lukto kontraŭ malriĉeco.            

Lundon 1an de marto, dum la unua aŭdienco de la proceso, kiu okazis virtuale, la publika ministrejo prezentis la kulpojn, kiuj pezas kontraŭ la eks-prezidento kaj tri el liaj ministroj, akuzitaj pri malobservado de la Homaj rajtoj. Maria Elena Carbajal, prezidentino de la asocio de viktimoj ĝojas, ke la juĝa procezo finfine komenciĝis : «Tio estas kvietiĝo, ĉar la afero estis plurfoje arkivita, kaj de post ĝia remalfermo en 2018, la komenciĝo de la proceso estis konstante prokrastita. Sed ni fidas pri la justico, kiu certe malfruiĝis, sed finfine alvenis».

Alberto Fujimori estis kondamnita je 25 jaroj da malliberejo pro koruptado kaj krimo kontraŭ la Homaro. Sed ĝis nun li ne estis juĝita koncerne la truditajn steriligadojn.         

30/09/2020

Peruo: la viktimoj de truditaj steriligoj plendas kontraŭ la Ŝtato ĉe Unuiĝintaj Nacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/peruo-la-viktimoj-de-truditaj-steriligoj-plendas-kontrau-la-stato-ce-unuigintaj-nacioj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }