Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mars 2021 3 03 /03 /mars /2021 22:09

03/03/2021

Malgraŭ la represio, ili ne intencas silenti. Kaj ja antaŭ policejo, fronte al kameraoj, kelkaj opoziciaj gvidantoj de Honkongo alvokas al daŭrigo de la lukto. Kelkajn minutojn poste, ili estos kulpigitaj pro «kunribelo» nome de la leĝo pri nacia sekureco, trudita de Pekino por haltigi la manifestaciojn  favore al demokratio, kiuj ŝancelis la urbon en 2019. La brita eks-kolonio spertis tiam sian plej gravan politikan krizon de post ĝia retransdono en 1997 al Ĉinio. Pasintjare, Pekino vigle rekomencis okupiĝi pri sia regiono teorie duon-memstara.

Tio konkretiĝis interalie per la nova leĝo, kiu estis devigita sen debato fine de junio 2020 ene de la Leĝa Konsilio de Honkongo, kaj kiu punas kvar tipojn da krimo: kunribelo, ribelinstigo, terorismo kaj koluzio kun fremdaj fortoj.

Sume, 47 aktivuloj riskas porĉiaman malliberejon. La personoj kulpigitaj dimanĉon reprezentas larĝan spektron de la loka opozicio, inkluzive de eks-deputitoj kiel Claudia Mo, universitatanoj kiel Benny Tai, advokatoj, sociaj laboristoj, kaj multaj pli junaj aktivuloj kiel Joshua Wong.

La polico precizigis ke sume, 39 viroj kaj ok virinoj aĝaj de 23 ĝis 64 jaroj estis kulpigitaj.

«Ne gravas la malfacilaĵoj, mi petas de la tuta popolo de Honkongo, ke ĝi restadu fidela, konservu esperon, kaj daŭrigu nian lukton», gurdis Jimmu Sham, por-demokratia aktivulo.  

«La demokratio ne estas elĉiela donaco. Ĝi estas akirita per senfleksebla volo», deklaris Jimmy Sham, kiu apartenas al la Civila fronto por Homaj rajtoj, organizaĵo, kiu ĉiam defendis ne-perforton kaj iniciatis la plej amasajn manifestaciojn de 2019.

Al tiuj aktivuloj estas riproĉataj, ke ili organizis opoziciajn antaŭbalotojn, al kio partoprenis 600 000 personoj pasintan julion. 

La celo estis akiri por la unua fojo, la plimulton en la deputitaj balotoj de septembro.

Plejparte el la kandidatoj estis malkvalifikitaj kaj la baloto estis prokrastita je unu jaro, oficiale pro la kronviruso.  

06/01/2021

Honkongo: ĉirkaŭ kvindek opoziciantoj estis arestitaj nome de la leĝo pri nacia sekureco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/honkongo-cirkau-kvindek-opoziciantoj-estis-arestitaj-nome-de-la-lego-pri-nacia-sekureco.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }