Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mars 2021 1 01 /03 /mars /2021 22:28
©REUTERS

02/03/2021

La eks-estrino jam estis kulpigita, ĉar ŝi kontraŭleĝe importis talkies-walkies (porteblajn ricevdissendilojn), kaj ne respektis striktigojn ligitajn al la kronviruso. Laŭ la internaciaj observantoj, tiuj motivoj estas ekstravagancaj.

Lundon 1an de marto, la birma esk-estrino Aung San Suu Kyi, (aŭn ŝan su ĉi) jam persekutita, ĉar ŝi malobeis malklarajn regulojn komercajn kaj sanitarajn, estis kulpigita pro du novaj deliktoj, dum streĉoj plu estis viglaj en la lando, tagon post la plej mortiga represia tago de post la puĉo.

La Nobel-premio pri Paco estas nun persekutata, ĉar ŝi malobservis leĝon pri telekomunikiloj kaj pro «instigo al publika tumulto», menciis la advokato Nay Tu, membro de ŝia defendo-skipo, post la aŭdienco, al kio Aung San Suu Kyi ĉeestis per videokonferenco. Ŝi jam estas kulpigita, ĉar ŝi importis kontraŭleĝe talkies-walkies, kaj ne respektis striktigojn ligitajn al kronviruso. Tiuj motivoj estas juĝitaj ekstravagancaj de la internaciaj observantoj.    

Izolita de post ŝia arestado, «ŝi ŝajne bonstatas», menciis ŝia precipa advokato Khin Maung Zaw, kiu vidis sian klienton per videokonferenco por la unua fojo, ĉar li ne rajtas viziti ŝin. Venonta aŭdienco estas antaŭvidita la 15an de marto.

 

Dimanĉon, almenaŭ 18 personoj estis mortigitaj

Tiuj novaj kulpigoj intervenas tagon post aparte sanga represia tago. Almenaŭ 18 personoj estis mortigitaj dimanĉon, laŭ Unuiĝintaj Nacioj, kiu baziĝas sur «kredindaj informoj». La franca novaĵagentejo AFP konfirmis ĝis nun el sendependa informfonto 10 mortintojn, sed kelkaj raportoj emfazas bilancon eĉ pli pezan ol tiu anoncita de UN.

Malgraŭ la timo de reprezalioj, la protestantoj estis denove sur la stratoj kaj la streĉoj estis viglaj. Apud la triste famkonata malliberejo de Insein en Ranguno, la sekurecaj fortoj pafis al manifestaciantoj kolektiĝintaj por protesti kontraŭ la multaj arestadoj, kiuj okazis  tagon antaŭen, laŭ rektaj videoj diskonigitaj en la sociaj retoj.

En aliaj lokoj de la ekonomia ĉefurbo, kelkaj manifestaciantoj starigis improvizatajn barikadojn per ligno-paneloj, kanapoj aŭ fostoj el bambuo por protekti sin. Laŭ surloka mediato, kiu mencias plurajn vunditojn, la polico pafis per kaŭĉukaj kugloj, provante disigi kelkajn grupojn.               

20/02/2021

Manifestacioj en Birmo: du mortintoj kaj pluraj vunditoj fare de policaj pafoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/manifestacioj-en-birmo-du-mortintoj-kaj-pluraj-vunditoj-fare-de-policaj-pafoj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }