Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 septembre 2020 3 30 /09 /septembre /2020 20:58

30/09/2020

En Peruo, la viktimoj de truditaj steriligoj plendas kontraŭ la perua Ŝtato ĉe UN. Deponitaj de du asocioj, tiu plendo koncernas kvin simbolajn kazojn de virinoj steriligitaj kadre de vasta programo de familia planado starigita de la registaro Alberto Fujimori. 

Tio okazis en 1996, en Limao. Maria Elena Carbajal, tiam graveda de sia kvara infano, iras al la hospitalo por akuŝi, sed la afero ne disvolviĝas kiel antaŭvidite.

«Post la akuŝo, ili ne tuj alportis al mi mian filon, kiu ĵus naskiĝis. Ili faris al mi premon, ke mi konsentu pri ligaturo de la ovoduktoj, interŝanĝe kontraŭ mia bebo. Nur pli poste mi komprenis, ke tio estas neinversigebla», ŝi eksplikas.  

 

300 000 virinoj trudite steriligitaj  

Same kiel ŝi, inter 1996 kaj 2001, pli ol 300 000 virinoj estis trudite steriligitaj en Peruo, dum Alberto Fujimori, tiam prezidento de la Respubliko, deklaris ĉe UN, ke tiu programo baziĝas sur la konsento de la virinoj.

Kelkaj el la viktimoj plendis, sen rezulto, kiel konstatis Christian Berndt, advokato de "Justico kaj Reparacio", unu el la asocioj origine de la plendo deponita ĉe UN. «Dudek jarojn poste, neniu kondamno, neniu monkompenso aŭ reparacio okazis, dum temas klare pri malobservadoj pri Homaj rajtoj, kun gravaj konsekvencoj fizikaj kaj psikologiaj por tiuj virinoj», deklaris la advokato.

Per la kvin kazoj prezentitaj al la "Konvencio pri forigo de ĉiuj diskriminaciaj formoj kontraŭ virinoj ĉe UN", la asocioj provas krei precedencon por akiri reparacion kaj justicon por ĉiuj viktimoj de truditaj steriligoj en Peruo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }