07/03/2021
Komuniko de Labourstart :
Fine de novembro pasintjare, Labourstart petis de vi subteni la laboristojn de Kirgizio, kiuj luktas por malhelpi adopton de nova leĝo, koncerne la sindikatojn de ilia lando.
Tiu nova leĝo senigus la laboristojn je rajtoj pri libereco de asociiĝo, trudus la internan strukturon de la sindikatoj kaj metus la sindikaton sub la kontrolo de la Ŝtataj organoj.
Kiam la sindikatoj protestis kontraŭ la nova leĝo, la aŭtoritatoj punpersekutis la sindikatajn gvidantojn. La gvidantoj kaj sindikataj aktivuloj fariĝas celo de arestadoj, konstantaj pridemandadoj, provokoj kaj premoj. La oficejoj de la sindikatoj kaj la hejmoj de la sindikataj gvidantoj estis detruitaj kaj la kontoj de la sindikatoj konfiskitaj.
Kaj nun, ni havas bonajn novaĵojn :
La adopto de la nova leĝo pri la sindikatoj estis senlime prokrastita.
Nia kampanjo kaj la protestoj de la tutmondaj sindikatoj helpis.
En mesaĝo ricevita de niaj fratoj kaj fratinoj de Kirgizio, estas legeble «Ni esprimas nian profundan dankemon al ĉiuj, kiuj aktive partoprenis al la kampanoj, kaj sendis solidarecajn mesaĝojn».
Ni ankaŭ estis informitaj, ke la «Misio pri kontrolo de la laborrajtoj en Centra Azio plu prigardos la efektivigon de la fundamentaj konvencioj de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) koncerne la laboron, ratifitaj de Kirgizio».
Tio estas bonega novaĵo por la laboristoj de Kirgizio - kaj ankaŭ por la internacia sindikata movado.
Tio demonstras unu plian fojon la potencon de la internacia solidareco.
Dankon subteni daŭre niajn kampanojn.
Labourstart
02/12/2020
Kirgizio: Labourstart Kampanjo: haltigu la premon kontraŭ la sindikatoj