08/03/2021
La mobilizado kontraŭ la milita ĥunto ne malintensiĝas en Birmo, tute male... sindikatoj alvokis plifortigi la strikon por sufoki ekonomion kaj premi la puĉistojn.
Ĉi tie en Mandalajo en la nordo, aŭ en Davej sude de la lando, funkciuloj, agrikulturistoj kaj salajruloj el la privata sektoro kuniĝis kun la por-demokratiaj manifestaciantoj. La ĥunto siaflanke minacis la funkciulojn: tiuj, kiuj ne relaboros estos maldungitaj.
En urbo centre de la lando, en Mjiĉina, sukuristoj asertas, ke la manifestacio estis celita de pafoj, du viroj estis mortigitaj kaj pluraj aliaj vunditaj.
De post la komenciĝo de la represio, kvindek manifestaciantoj estis mortigitaj de la sekurecaj fortoj.
Ĉi-matene, en Jangono, en tiu 8a de marto, Internacia tago de virinoj, ankaŭ virinoj invadis la stratojn de la ekonomia ĉefurbo, manifestante sian decidemon kontraŭ la milita ĥunto :
«Ni venis manifestacii, ĉar ni ne plu estas en sekureco. Sub la milita diktaturo, la homoj suferas kaj ni mobiliziĝas por la venonta generacio, por renversi la militan diktaturon», eksplikas Cora, loĝantino de Ranguno.
Oriente, ankaŭ la dua etna malplimulto de la lando, la Karenoj manifestiĝis. Eskortita de la armita fako Nacia Unuiĝo Karena (NUK), veninta protekti la manifestaciantojn kontraŭ eventualaj perfortoj de la sekurecaj fortoj, centoj da Karenoj svingis sian flagon bluan blankan ruĝan kaj alvokis al «fino de la diktaturo».
Tiu popolo estas viktimo de ekscesoj de la armeo de post la sendependeco de Birmo en 1948. Tiu konflikto estas konsiderata kiel la plej longa kuranta enlanda milito en la mondo.
https://fr.euronews.com/2021/03/08/la-mobilisation-contre-les-putschistes-ne-faiblit-pas-en-birmanie
09/03/2020
Pakistano: la lukto de la pakistaninoj por egaleco
08/03/2019
Sauda Arabio: aktivulinoj por la virinrajtoj estas persekutataj
08/03/2018
Efrîn: alvoko de la virinaj organizaĵoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-alvoko-de-la-virinaj-organizajoj.html