Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2021 6 06 /03 /mars /2021 22:24

06/03/2021

Senegalo spertas siajn plej perfortajn popolribelojn de antaŭ multaj jaroj. «La kialo de la kontestado estas politika, kaj rilatas al la arestado de opozicia gvidanto, fama pro sia proksimeco kun la junularo, kaj kiu prezentiĝas kiel kontraŭ-sistema». «De monatoj, ĝeneraligita malespero ekzistas en la senegala socio. La senlaboreco de la junuloj atingas kulminon, kaj la ekonomio estis grave tuŝata de la kronviruso», raportas ĵurnalisto. La popolribeloj estas la rezulto de «ĉiuj ĉi amasigitaj koleroj».  

La homamaso postulas liberigon de Ousmane Sonko

Sur la stratoj de Dakaro, policistoj kaj manifestaciantoj strete alfrontiĝas, en preskaŭ ĉiuj kvartaloj de la ĉefurbo. La homamaso postulas liberigon de Ousmane Sonko, arestita pasintan merkredon. Kiel opozicia ĉefo kaj eks-kandidato ĉe la prezidenta baloto li estis arestita, kiam li iris al la tribunalo, kunvokita pro akuzoj pri seksperforto. Lia arestado estigis koleron, sed tiu ĉi minacis de pluraj monatoj.

Francio estas konsiderata kiel subteno de la senegala prezidento. La francaj butikŝildoj estis aparte celitaj.

La opozicio alvokis daŭrigi la mobilizadon.       

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }