/image%2F0553642%2F20201202%2Fob_ef5ece_4639.jpg)
02/12/2020
Dum tiuj du lastaj jaroj, la sindikatoj de Kirgizio luktis kontraŭ la adopto de la leĝo «pri la sindikato». Tiu leĝprojekto ege striktigas la agadkampon de la sindikataj aktivecoj, diktas la internan strukturon de la sindikatoj kaj metas ilin sub la kontrolo de la Ŝtataj organoj. La sindikatoj de Kirgizio organizis protestojn kontraŭ la adopto de tiu leĝprojekto. Responde, la aŭtoritatoj, surbaze de falsaj akuzoj, komencis punpersekutojn kontraŭ la gvidantoj de la protestantaj sindikatoj kaj eksigis ilin. La gvidantoj kaj aktivuloj de la sindikatoj suferas arestadojn, konstantajn pridemandojn kaj premojn. La oficejoj de la sindikatoj estis detruitaj kaj la bankkontoj de la sindikatoj konfiskitaj. Subtenu la peton de la sindikatoj, sendante protest-mesaĝon al la prezidento, la registaro kaj la parlamento de Kirgizio.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4655
/image%2F0553642%2F20201202%2Fob_ffa3d5_kyrgyzstan-map-features-locator.jpg)
Retmesaĝo:
Mi esprimas mian subtenon al la sindikatoj de Kirgizio, kaj petas de vi forigon de la ekzameno koncerne la leĝprojekton «pri la sindikatoj», ke vi adoptu ĉiujn aranĝojn por meti finon al ĉia premo kontraŭ la sindikatoj, ties gvidantoj kaj aktivuloj, kaj haltigu la entrudiĝon de la Ŝtataj organismoj kaj de la polico de la Respubliko de Kirgizio en la aktivecojn de la sindikatoj.