06/01/2021
Bildo: pluraj opoziciaj figuroj pozas la 11an de julio 2020 en Honkongo.
Hongkongo plenumis merkredon sian plej vastan polican operacon nome de la nova leĝo pri nacia sekureco. Multaj figuroj de la opozicio kiel James To, Andrew Wan kaj Lam Cheuk Ting estis arestitaj.
Ĉirkaŭ kvindek figuroj de la por-demokratia opozicio estis arestitaj merkredon en Hongkongo nome de la antaŭnelonga leĝo pri nacia sekureco, en la plej vasta polica operaco ĝis nun kondukita kontraŭ la kritikantoj de Pekino, nome de tiu drasta teksto.
La ĉinaj aŭtoritatoj komencis en 2020 viglegan reakiradon de la aferoj de la brita eks-kolonio, kiu estis pasintjare scenejo de popola mobilizado senprecedenca de post la retransdono en 1997. Tiuj arestadoj, inter kiuj multaj rilatas al la balotoj organizitaj de la opozicio pasintsomere, ilustras tion denove.
Du informfontoj altgradaj en la polico informis anonime, ke «ĉirkaŭ 50» arestadoj estis kondukitaj de la skipo taskita pri la enketo koncerne la deliktojn, kiuj rilatas al la leĝo pri sekureco. Laŭ kalkuloj faritaj en Fejsbuko kaj Tvitero fare de opoziciaj partioj kaj famuloj, almenaŭ 48 arestadoj estis efektivigitaj, plejparte pro «detruado de la institucioj»
12/11/2019
Ĉu Honkongo kolapsos?
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/cu-honkongo-kolapsos.html