La israelaj perfortoj kontraŭ la Palestinanoj estas denuncitaj de la NeRegistara Organizaĵo B'Tselem
05/01/2021
Bildo: Palestinanoj paŝas sur la ruinaĵoj de domo detruita de la israela armeo apud la sekurbarilo, en Kalandio, Cisjordanio.
Pasintjare, 27 Palestinanoj estis mortigitaj fare de la israelaj okupaciaj fortoj en Cisjordanio kaj Gazao. Tion emfazas la israela NRO B’Tselem en sia raporto 2020 pri la ekscesoj de la hebrea Ŝtato. La Organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj mencias ankaŭ maltrankviligan kreskadon de detruado de palestinaj domoj.
Li nomiĝis Ali Abu' Alia kaj Zeid Qaysiyah. Ili estis pafmortitaj fare de la israelaj fortoj, dum ili ankoraŭ estis neplenaĝuloj. Alia simbola kazo, tiu de Iyad al-Halaq, aŭtismulo 31-jara, traborita per kugloj en la malnova urbo Jerusalemo. En Gaza en 2020, la korpo de juna palestinano eĉ estis profanita de militistoj, denuncas Amit Gilutz, porparolanto de la NRO B’Tselem.
«Muhammad a-Na'am estis 27-jara, memorigas Amit Gilutz. Li estis membro de la palestina islama ĝihado. Laŭ la israela armeo, li estis pafmortigita dum li provis meti eksplodojn kun iu el siaj kompanoj apud la barilo, kiu apartigas Gazaon disde Israelo. Milit-buldozo kolektis lian korpon kaj skuis lin ĉiudirekten, provante forigi lin, ke liaj kompanoj ne povu rekapti lin».
Konsekvencoj meze de kronvirusa krizo
Krom la mortigitaj Palestinanoj, "B’Tselem" maltrankviliĝas pro la alarma nombro de palestinaj domoj detruitaj en la okupaciataj Teritorioj ĉi-jare.
«En 2020, Israelo sume detruadis 273 domojn kaj senigis je domo pli ol mil Palestinanojn, ne kalkulante pri la eventualaj konsekvencoj, meze de sanitara krizo kaŭzita de la Covid-19», denuncas Amit Gilutz.
La hebrea Ŝtato konsideras kontraŭleĝaj tiujn detruajn domojn. Sed laŭ "B’Tselem", Israelo rifuzas konsenti konstru-permesilojn al la Palestinanoj, celante trudi ilin forlasi siajn terojn.
/image%2F0553642%2F20210105%2Fob_df8591_kalandio.jpg)
/image%2F0553642%2F20210105%2Fob_96e155_ob-30e116-palestinoj.jpg)